Bonvenon al fabelaj mondoj!
Saluton, kara vizitanto! Vi troviĝas ĉe retejo, kiun kreas ni - Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko. Ni tre ŝatas fabelojn: gajajn kaj malgajajn, popolajn kaj aŭtorajn, infanajn kaj plenkreskulajn, bonhumorajn kaj terurajn...
En nia retejo vi povas trovi faritajn de ni fabelojn el perlo, bildfabelojn, kiujn ni pentris en 3D, filozofiajn fabelajn novelojn, kiujn ni verkis por vi. Kaj, kompreneble, ni tre-tre atendas viajn komentojn, rimarkojn, recenzojn aŭ simple salutvortojn en nia libro por gastoj.
P.S.: Se vi vizitas nian retejon tage, nokte, vespere aŭ matene, vi povas vidi malsamajn scenojn el nia fabela fenestro supre :)
Kolora bildlibro Ŝipeto Narklo
Ŝipeto Narklo.
Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Kolora bildfabelo en Esperanto. — M.: Impeto, 2010. —
56 paĝoj., ilustrita
ISBN 978-5-7161-0210-1
УДК 811.922
ББК 84Р7-4Эсп
Kiel akiri?
Mendi en libroservo de UEA
Rusianoj povas povas mendi la libron en ruslingva librobutiko.
Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, ĝis ne aperos sola en la nokta maro.
Kiam akvo kaj ĉielo kuniĝas en unu senfinan, netravideblan mallumon.
Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ĉiu minuto travivita kun iu apude iĝas
por vi valora. Narklo estis simpla malnova ŝipeto, kiu estis forlasita en la maro,
ĝi povus rompiĝi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj ĝi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas
bordoj.
La tero, kiu volis forflugi
Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova
La tero, kiu volis forflugi
Fabelaj noveloj en Esperanto. M.: Impeto, 2009. - 122 p.
ISBN 978-5-7161-0197-5
Mendi tiun ĉi libron eblas ĉe eldonejo Impeto.
Mendi en libroservo de UEA
Nia libro konsistas el du fikciaj filozofiaj noveloj. Unu el ili vi povas libere legi en nia retejo:
Vojo laŭ maro
Ĉapitro 1
Ĉapitro 2
Ĉapitro 3











