Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Gasta libro

Viaj komentoj estas bonvenaj!

fabeloj dum IJK

Dankon, Anna. Mi simple volas diri dankon. Ke vi venis. Ke mi havis sxancon vidi vin, ekkoni vian historion kaj ekscii pri malgrandaj mirakloj, kiuj vifaras. Dankon.

Teatrajxo E-lingva

Saluton al Cxiuj,

Mi verkis teatrajxon.

La teatrajxo havas ian simbolismon pri Esperantujo.

Mi sercxas E-grupon, kiu enscenigos gxin. Gxi bezonas nur 5 geaktorojn (3 virajn kaj 2 virinajn). Gxi bezonas nur 1 scenejon.

Eble oni povus filmigi la enscenigxon kaj poste meti la filmon je la interreto (ekzemple je youtube-o aux io simila). Se vi havus intereson fari tion, bonvolu kontakti min.

Gxis,

Barry Friedman
Columbus, Ohio, Usono

Gratulojn

Kara Anna kaj Dima !

Via pagxo estas tre simpatia kaj kara. :-) Mi sxatas gxin. Bonan laboron kaj sukcesosn al vi cxi tie !

elkore salutas vin

Mielo el Hungario

GRATULOJN

Gratulojn por vi. Estas bela kaj tre utila laboro kiun vi faras.
Dankon pro via amo al la infana imagemo kiu restas ankoraux en cxies koro.
Mi salutas vin el Peruo.

Dankon.

Kara Anna kaj Dima,

Koran dankon pro la bela laboro.

Shipeto Narklo

Dum paska renkontigho en Bonn (Germanio) mi finfine achetis vian libron "Shipeto Narklo" Mi shatas ties poemecon. Gratulon !

Amike

Dankon! :)

Dankon! :)

via laboro

Elkorajn gratulojn pro via admirinda laboro! ... kaj dankegon, cxar oni povas libere elsxuti tiujn du verkojn!
Cxion plej bonan en 2012 mi tutkore deziras al ambaux vi! Bonan sukceson ankaux... !
Plej amikajn salutojn el Francio, Nordo.

Bela mondo de Anna kaj Dimitrj

Gratulojn por la kreado de tiun bonan mondon kiun mi volas montri al miaj nepoj!

Saluton karaj Anna kaj Dima,

Saluton karaj Anna kaj Dima, chu vi memoras min ? ni renkontiĝis dum UK en Kopenhago.
Mi tre ŝatas la fabelan mondon, tiel kiel vi prezentas ĝin ! Samtempe io soĝ- aŭ reveca, mistera, kaj amuza, ĝoja. Viaj uloj havas ion mirindan...

Mi deziras al vi sukceson, kaj nuntempe ankaŭ ĝojan Kristnaskon !

amike

Luko

Gratulon!

Kia simpatia retejo! Mi gratulas vin!

Nekredebla fantazioriĉeco,

Nekredebla fantazioriĉeco, beleco kaj ĉarmo min sorĉis ĉi tie :-)).

Fabeloj

Mi sur ipernity de tempo al tempo vizitas pagxon de Anna kaj nun certas ke revenos ankaux en la fabela mondo.
Gxis ...

Dankon, dankeeeeegon!

Kara Anna kaj Dima,

via pagxaro vere belegas. Mi denove dankas al vi pro la rava libro, kiun vi donacis al mi kaj pro la agrablaj horoj kune kun vi en Nördlingen. Vizitu min iam, vi estos cxiam bonvenajn!

Tre amike
Irmi

Dankon por la retejo.

Mi ne parolas kaj komprenas Esperanton kiel fluantoj sed mi povas legi la rakontojn sur la retejo per la helpo de vortaro. Mi sincere vin dankas. Via laboro estas multvalora! :-)

Gratulojn !

Tre estetika ! Belaspekta !

Fabelaj mondoj

Fabelo pri la sxipeto Narklo estas bela, placxis ankau al mi (adolto) Halovinlude mi pensas, ke mi kolektis pli da kukoj ol da pomoj... :)

Gratulon pri via loga vizitejo. Lauxeble mi revenos.

Dankon:-)

Tre bonan laboron vi faras amuzegajn fabelojn kaj belegajn bildojn, kiuj komfortigadas niajn okulojn kaj stimuladas niajn cerbojn esperantanajn multe. Dankegon pro cxi-tiu cxarmega retejo:-).

Tre bona kaj bela pagharo!

Tre bona kaj bela pagharo! Gratulon.

Sal' Dima. Via paĝo estas tre

Sal' Dima.
Via paĝo estas tre amuza, interesa kaj bela. Ege plaĉas al mi :-)

Gratulegon!

Dankon pro la mirinda hejmpaĝo!Tamen malfacile estas legi la ciferojn ĉe CAPTCHA

Viaj pentrajhoj kaj fabeloj estas ege belaj!

Dankon! Al mi multe plachis viaj paghoj! -Larisa el la Urala urbo N.Tagil

Viaj fabelaj noveloj tusxis

Viaj fabelaj noveloj tusxis mian koron.Dankegon!
Frans

Vere belega pagxaro,

Vere belega pagxaro, gratulojn! :-)

gratulegon pro via laboro !

gratulegon pro via laboro ! Vi kreis belegan retejon, beleajn bildojn. Mi ne kuragxas cxivespere serioze legi la bildrakontojn, sed mi revenos. Via retejo trafas mian intereson, cxar mi estas fabelrakontistino ! Nur franclingve, sed kial ne esperante !
Vi vizitis mian ipernitypagxon jam.
Plej amike, kaj felicxon al vi ambaux !

Dankon! Sukceson al vi en la

Dankon! Sukceson al vi en la fabelrakontado!

Jes, jes, tre bele.

Jes, jes, tre bele.

Dankon!

Dankon!

Gratulon

Karaj Dima kaj Anna,
Via retejo tre plachis al mi!
Ghi estas belega retejo!
Mi faras senmonajn laborojn che malrichaj infanoj kaj chiam mi bezonas fabelojn al la etuloj.
Dankon pro ghia prezento al mi!
Felichon kaj Sukceson!

Ni tre esperas, ke al la

Ni tre esperas, ke al la infanoj placxos niaj fabeloj. :)

Ilustritaj fabeloj

Dima kaj Anna, tiom ĉarmegaj bildoj, pupoj, pejzaĝetoj, rakontoj, retejoj kaj libro! Gratulojn kaj dankon! Ĉu vi iam pripensis fari filmetojn en la sama stilo? Nepre sukcesus! (Ankaŭ ekster Esperantujo, mi pensus.) Ĉi tiu laboro povus esti komenco de bonvena akiraĵo por la esperanta kulturo. Kiam en Bjalistoko mi vidis Anna tagon post tago sole sidanta malantaŭ tablo kontraŭe al la kongresa libroserva vestejo kun kelkaj ĉarmokulaj pupetoj mi ne imagus ke malantaŭ tio kaŝiĝis impona afero kiel ĉi tiu :-) Pluajn sukcesojn! -Hannes, Hago. (Mem mi tute ne estas artema, tamen mi ĝuas de ĝi kaj mi ĝojas kiam io nova kiel ĉi tio okazas en Esperantujo.)

Dankon! Ni tre gxojas, kiam

Dankon! Ni tre gxojas, kiam iu kredas je niaj fortoj. Ni tre esperas, ke niaj projektoj estos bezonataj.

Kara Anna kaj Dima, vi estas

Kara Anna kaj Dima, vi estas mirindaj homoj kiel viaj fabeloj kaj figuroj. Korajn gratulojn :-)

Dankon, Erzsi!

Dankon, Erzsi!

Pomoj por Halovino

miaj genepoj certe ĝuos la ludon kaj vian paĝon, tial almenaŭ 2 alia animoj ridetiĝos...

Gratulojn el Minas (BR)

Dankon! Ni esperas, ke al

Dankon! Ni esperas, ke al viaj genepoj placxos. :)

Interese :)

Interese :)

libro

Belega, tre amuza kaj lerte farita libro!
Dankon gekaraj miaj!

Dankegon pro viaj varmaj

Dankegon pro viaj varmaj vortoj!

La artikoloj pri fabelo plaĉas al mi.

La artikoloj pri fabelo estas legindaj,kiuj plaĉas al mi.Gragulon al vi!

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: