Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Lingvo de fabeloj

Anna Striganova kaj Dmitrij Ŝevĉenko

Ekzistas ĉe la plej norda rando de la mondo tiaj montoj, kiuj, se kredi al la fabeloj, restos surloke eĉ tiam, kiam kuniĝos dum la lasta batalo la dioj kaj la gigantoj, kaj la mondo transformiĝos je cindro. Kaj loĝas en tiu montaro maljuna saĝega trolo, ilia reĝo kaj estro, kune kun liaj junaj kaj, verdire, senutilaj filoj.

Foje tiu trolo decidis trovi al si kaj al la filoj indajn edzinojn, tiajn, kiaj restus kun ili en iliaj nordaj montoj ĝis la fino de la mondo - kaj pli poste. Multajn sorĉistinojn, nimfojn kaj princinojn vidis maljuna saĝega trolo: kelkaj el ili dancis, kiel dancas la novjaraj neĝeroj, la aliaj scipovis sorĉi, vokante la ventojn kaj pluvojn, la triaj eĉ el la marĉa teraltaĵeto kapablis krei la plej bonan en la mondo rostaĵon. Neniun el ili ekamis maljuna saĝega trolo, kaj al liaj filoj estis tutegale, kiun elekti, ja ili estis stultaj kaj senutilaj. Kaj jen jam preskaŭ senreviĝinte pri la serĉado, la trolo renkontis malgrandan arbaran sorĉistinon.

A: Saluton, la saĝega trolo, edziĝu al mi kaj forportu min al la senfina norda montaro.
D: Kaj kion do vi scipovas tian, kio faros min feliĉa ĝis fino de la mondo - kaj post ĝi?
A: Mi konas tiom da fabeloj, ke eĉ se multaj jarcentoj traflugus super niaj kapoj, mi ne sukcesus rakonti ilin ĉiujn al vi.
D: Tiam prenu jen tiun ĉi mian manon kaj rakontu al mi fabelon pri ĉiu el miaj fingroj.

Kaj ekridinte, la junulino komencis rakonti al la trolo la fabelojn pri liaj fingroj. Ankoraŭ ne sukcesinte ĝisaŭskulti ilin, la trolo konsentis edziĝi al la junulino. Kaj ĝis nun ili vivas longe kaj feliĉe ĉe la norda rando de la mondo, kaj kun ili - senutilaj filoj de la trolo, kiuj ĝis nun ne trovis por si fianĉinojn. Kaj aŭskultas ili la fabelojn de la malgranda sorĉistino, kaj la feliĉaj jarcentoj traflugas super iliaj kapoj.

Multan tempon antaŭe, kiam ni estis infanoj, la patrinoj sidiĝis ĉe la randoj de niaj litoj kaj rakontis al ni fabelojn. Kaj poste, ni longe ne povis endormiĝi, pensante pri la rakontita kaj, ekde la mateno, forgesinte pri ĉiuj niaj infanaj aferoj, gluis al ni paperajn flugilojn, kiel en la fabelo, por flugi al la suno.

…Kaj ĵetis al la tero la buleton, por ĝi ekruliĝu kaj montru al ni la vojon al la sorĉa lando, kaj, povas esti, tion ni sonĝis, foje la buleto vere ruliĝis ien. Iĝinte plenkreskaj kaj seriozaj, ni malofte relegas la fabelojn, ja tio ne estas serioze, ĉu vere? Kaj eĉ kiam ni komencas relegi, ni ne komprenas, kio konkreta dum nia malproksima infaneco tiel tuŝis nin en tiuj ĉi simplaj kaj ofte mallogikaj tekstoj, kio devigis kredi al la paperaj flugiloj, eĉ ni jam sciis - la homo ne scipovas flugi. Kompreneble, tion eblas klarigi, kiel ni ĉiam tion faras, per la simpleco de la infano, lia nepostulemo, naiveco. Sed ja ne per la sola infana naiveco jarcenton post jarcento la fabelo ne malaperas de la tero, kaj sendepende de la epoko kaj kulturo, ne perdas sian popularecon.
Multaj sciencistoj pensegis pri la sekreto de tiu ĉi la plej antikva en la mondo ĝenro. Miris pri tio, kiel zorgas pri ĝi la popolo, kiel fabeloj de la diversaj popoloj enfluas unu la aliajn kaj miksiĝas, ĝis tio ke ne eblas diveni kiu el ili devenas de kie. Miris la sciencistoj ankaŭ pri tio, kiel novaj eventoj de la historio enfluas en la malnovajn fabelojn kaj iĝas ilia parto. Sed mankis la limoj de la admiro kaj miro de la sciencistoj, kiam ili trovis ĉiujn samajn fabelajn temojn en la ĵus malkovrita Ameriko, dum la arkeologiaj esploroj de la antikva Egiptio. Multajn jarojn ne trankviliĝis la eŭforio, multajn jarojn neniu povis kompreni, kiamaniere la samaj, kompreneblaj nur al la infanoj, fabelaj temoj plene ripetiĝas en la fabeloj de la popoloj, kiuj neniam renkontiĝis. La jarcento de la scienco kaj klerigo kiel per kudrilo estis trapikita per tiu ĉi malgranda miraklo.
Povas esti, ke la Dio malsupreniĝis de la ĉielo kaj rakontis al la homoj la fabelojn?
Povas esti, ke ĉiuj popoloj, eĉ tute diversaj, iam estis la komuna popolo?
Povas esti, ke homoj de la aliaj planedoj flugis al ni sur la brilantaj kosmoŝipoj kaj rakontis al ni la fabelojn?
Aŭ... Tio povas esti, verŝajne, la plej bonega varianto - la fabelojn elpensis neniu kaj ĉio priskribita en ili reale okazis? Ho kiom da tiaj "povas esti" aperas! Sed tamen neniu miraklo estas ĉi tie. Pasis la eŭforio kaj la sciencistoj, kompreneble, tiuj, kiuj ankoraŭ restis iom infanoj, komprenis, ke la fabelo estas nenio alia, ol la siaspeca lingvo, simpla kaj senfina. La lingvo, en kiu la antikvaj homoj sukcesis transdoni tra la jarcentoj sian simplan saĝon, sian komprenon de la ĉirkaŭa mondo, de mondo en ili, de la amo kaj amikeco, sekeco kaj pluvo, vivo kaj morto. Ĉe la homoj en ĉiuj partoj de la mondo ekzistis similaj zorgoj kaj revoj, similaj antikvaj okupoj kaj simila admira timo antaŭ la senfina kaj potencega mondo, kiu ilin ĉirkaŭis. Pro tio ankaŭ iliaj fabeloj, ilia lingvo, rezultiĝis similaj, sen ajna fantasto. Ne konante ankoraŭ moviĝon de la steloj kaj planedoj, ne elpensinte ankoraŭ la nomojn por tiaj nedivideblaj kun la vivo sencoj, kiel feliĉo, amo kaj celo de la vivo, la antikvaj homoj transigis ilin al la simplaj formoj, kiuj senŝanĝaj venis al ni el la profundo de la historio, el la komenco de la tempo, kiam, se kredi al la fabelistoj, solaj kaj malfortaj en la grandega mondo, homoj tamen scipovis vivi harmonie kaj feliĉe, kiel la infanoj. La infaneco de la mondo vere similas al la infaneco de la homo, jen kial ĝuste la infanoj tiel simple komprenas la fabelojn, eltiras el ili tion ĝustan, antikvan. Dum multaj jarcentoj de la ekzisto de la fabeloj, ili ensuĉis en sin historiajn eventojn, ŝanĝiĝis, subpremiĝante sub la novajn religiojn, kaj kun paso de tempo iĝis nekompreneblaj por ĉiuj, kiuj ĉesis esti infanoj.

D: Kaj antaŭe ili ja komprenis.
A: Kion komprenis - ĉu la lingvon de la sturno kaj de la vento?
D: Jes, ankaŭ la lingvon de la arboj, sunaj radioj, steloj.
A: Sed kial ili ne plu tion kapablas?
D: Ĉu vi volas scii? Ili plenkreskis kaj forgesis.
A: Estas stulta kaŭzo.
D: Povas esti, se eĉ stulta, tamen tio estas fakto.
A: Jen do mi elkreskos kaj neniam tion forgesos!
D: Ha! Vi nur rigardu al ili! Jen, ili, mirinfanoj, estis trovitaj! Ekzistas, kompreneble, la mirakloj. Sed ĉi-foje neniu miraklo okazos. Ankaŭ vi ĉion forgesos.
A: Neniam!
D: Kaj mi opinias, ke vi forgesos. Tamen vi pri tio ne kulpas. Vi forgesos, ĉar vi ne havas la elekton. Ne ekzistis ankoraŭ en la mondo homo, kiu ne forgesus lingvon de la aĵoj kaj bestoj.

Sciencistoj diras, kie kiam oni pristudas la fabelon, antaŭ ĉio, indas demeti de ĝi ĉion nuntempan. Poste necesas unu post la alia demeti plastojn de la jarcentoj, religioj kaj kulturoj, poste, la plej antikvan plaston de la indicoj kaj superstiĉoj. Kaj kiam ni demetos ĉion tion, antaŭ ni aperos pura kaj brila suneto de la infana, senfina saĝeco, la plej antikva kaj simpla saĝeco en la mondo, la sama ĉe la homoj de la tuta mondo. Sed necesas memori, ke ĝuste ĝi, la plej simpla, travivis pli ol ajna alia saĝego. Unu bonega sciencisto diris, ke la fabelo rakontas al ni pri tio, kiel la herooj faris tion, kio tiam, nun, poste kaj ĉiam estas la plej grava en ĉiu vivo. Kaj ĉio farita, eĉ de la fabela heroo, tamen estis farita, kaj tio signifas, ke, verŝajne, estas ebla por ĉiu el ni. Kaj por kompreni, kiel fari tion, ni bezonas tute malmulton: forigi ĉion tion, kio faris nin plenkreskuloj. Forigi la tempon. Kaj por forigi la tempon, necesas reveni reen kaj kuniĝi kun la komenco de la mondo. Kun la senfinaj montoj de la norda rando de la tero, kie sidas la malgranda sorĉistino kaj rakontas al si, saĝega trolo kaj al ĉiuj ni siajn antikvajn fabelojn.
Kion ankaŭ ni nun faros, provinte demeti de la apartaj fabelaj elementoj iliajn novajn ŝelojn kaj ekvidi ilian belan antikvan sencon, unun vorteton en la plej bela en la mondo lingvo - lingvo de la fabeloj.

Ĉapitro unua. Fabeloj pri la naturo kaj la ĉirkaŭa mondo

Kiom ne disputu la sciencistoj pri deveno de la fabeloj, ĉu de la ritoj, ĉu el la profundo de la propra animo, ĉu el provo kompreni sencon de la vivo, en la sola ili havas la komunan - nedisputebla estas tio, ke la grandega parto de la fabeloj aperis rezulte de la observado de la naturo, de la grandega kaj nekomprenebla ĉirkaŭa mondo, la mondo kiu foje donacas la sunan lumon, sed foje mortigas ĉion vivan per la terura ventego aŭ per la mortiga malvarmo. Observante la naturon, rimarkante kutiman vojon de ĝiaj ŝanĝoj, la homo tamen estis senforta kompreni ĝian principon, ekhavi la potencon super ĝi. Do kion li povis fari, por forigi la timon? Homigi ĝin. Devigi sunon paroli, stelojn - ridi, la pluvon - plori. Kaj tuje kiam homo elpensis tiajn simplajn fabelojn-metaforojn, la mondo iĝis lia domo. Senfinan amon al la naturo kaj dankemon al ĝi ne malfacilas ekvidi almenaŭ en la mitoj pri la kreo de la mondo. En ĉiu el ili, homoj naskiĝas aŭ el la senfina arbo, aŭ el la tutmonda oceano - sed ajnokaze el la bona, karesa al ili, naturo.

D: Ja la diamanto estas miraklofara... Vi tuje komencas vidi tion, el kio konsistas diversaj objektoj, ekzemple animon de pano, vino, papriko...
A: Kaj ĉu la animon de la sukero ankaŭ?
D: Nu kompreneble!.. Mi malŝategas stultajn demandojn... La animo de la papriko estas ne malpli interesa, ol tiu de la sukero...

Kiam homo homigis la naturon, kiu ĉirkaŭas lin, pluvojn kaj uraganojn, la suno kaj luno transformiĝis en la diojn, al kiuj homoj preĝis, sed de kiuj, diference de la nuntempaj homoj, li ne postulis ŝanĝi kutiman iron de la aferoj. Pli kompreneblaj al la homoj elementoj de la naturo: floroj, arboj, bestoj, estis agnoskitaj de homoj egalaj, similaj, apudaj. Ne tiom antaŭlonge, loĝantoj de la malproksimaj de la civilizacioj vilaĝetoj, konis karakteron de ĉiu arbo, ĉiu floro kaj, plukante beron, ĉiam flustris al la branĉeto. Kaj eĉ la ĉasisto, deprenante de la besto vivon, flustris ion al ĝia jam senspira korpo. Bestoj kaj arboj en la fabelo ofte havas kapablon paroli, eĉ se plu nenio sorĉa en ili estas. Hodiaŭ, legante la fabelojn, ni opinias tion, kvazaŭ simplan elpensaĵon, elpensitan por la infana distro, sed vere ĝia senco estas multe pli profunda. Donante al la floro, kreskaĵo aŭ besto kapablon paroli, homo agnoskas ĝin egala al si.
Se vi volas deŝiri branĉon de la kverko, petu de ĝi pardonon, pro tio, ke vi dolorigas ĝin.
Se vi volas rakonti pri la anima sopiro al tiu, kiu komprenos vin, rakontu tion al la betulo.
Se vi volas manĝi viandon, danku al la besto, de kiu vi deprenis vivon.

D: Ĉu vi ne timas, homa infano, ke iam nokte mi misopinios vin simio kaj formaĝos?
A: Ne, ni kun vi estas el unu sango - vi kaj mi.

Do, la antikva homo ne opiniis lin krono de la kreado, ĉio kreita de la antikvaj dioj sub tiu ĉi ĉielo estis egala. Viro kaj virino, infano kaj oldulo, besto kaj homo, floro kaj arbo. De la komenco de la mondo homo komprenis, ke idilia egaleco de la paradizo sur la tero ne eblas, ke elvivo de unu ofte postulas morton de la alia, sed tiu morto estis akceptata ne kiel devo al la reganto de la mondo, sed kiel donaco, kiun li meritas. Ekzekutante la malamikon, mortigante la beston aŭ forhakante la arbon, homo dankis ili pro tio, ke ili fordonis ilian vivon por lia bono. Ili estas egalaj al li. De tiuj tempoj restis en la fabeloj vivaj arboj kaj parolantaj bestoj.

Sed se ni parolas pri la lingvo de la fabeloj, indas mencii ankoraŭ kelkajn signifojn de bestoj, birdoj kaj kreskaĵoj en la fabeloj.
En kazo, kiam en la fabeloj ni renkontas homon, kiu havas bestajn kvalitojn aŭ transformiĝantan je besto, ni povas esti certaj, ke tiu fabelo devenas el la totemismo, kredo je tio, ke ĉiu gento havas komencon ĉe la dia praulo - besto. Tiu besto estas zorgeme protektata de la gento kaj estas mortigata nur ekstremokaze. Gxiaj gestoj, lerteco, forto, aŭ ruzeco iĝas la plej estimataj kvalitoj de la gento. Do al la plej gravaj homoj en la gento oni transdonas kapablojn transformiĝi je la totema besto. Tiamaniere, bestfantomo el la fabelo - estas ĉiam saĝega kaj merita homo, la plej bona reprezentanto de sia popolo. Krom la maloftaj okazoj, kiam li transformiĝas ne propravole kaj transformiĝinta senkonsciiĝas. Tia fabela heroo ankau en la kutima vivo estas malforta kaj mizera, ja liaj transformiĝoj estas puno pro la kulpo antaŭ la gento.
Ankaŭ indas rimarki, ke ĉiu sorĉa besto, en la reala mondo ne ekzistanta, havas propran signifon. Estas la aparta vorto en la lingvo de fabeloj.

Se en la ĉirkaŭanta mondo de la aĵoj, kreskaĵoj kaj fenomenoj de la naturo homo serĉis sian lokon, homigante la mondon ĉirkaŭe, la noktan mondon de la steloj jam antaŭ multaj jarmiloj homo komparis kun la pli komplika materio. Multe pli frue, ol ni kutimas pensi, la homo komencis pristudi la stelan ĉielon, rimarki movon de ĉielaj objektoj kaj uzi la stelojn, kiel iuspeca kompaso. Sed ankoraŭ pli frue, ne kuraĝante simple homigi la stelan ĉielon, la homo ekkredis je la ligo de la steloj kun lia destino. De tio do devenas tiel sxatata de ni nun horoskopo. Homoj kredis je la protekto de la konstelacioj, kaj tuje, kiam la sciencistoj rakontis pri la ekzisto de la aliaj planedoj, la ankaŭ tiuj planedoj ekhavis karakterojn kaj komencis protekti la homojn.

A: Nokte vi rigardos al la steloj. Mia stelo estas tre malgranda, mi ne povas montri ĝin al vi. Tiel estas pli bone. Ĝi estos por vi simple - unu el la steloj. Kaj vi ekamos rigardi la stelojn... Ili ĉiuj iĝos por vi la amikoj. Kaj poste, mi donacos al vi ion...
D: Ah, etulxjo, etulĉjo, al mi tre plaĉas, kiam vi ridas!
A: Jen tio do estas mia donaco... Ĉiu homo havas proprajn stelojn. Por la unuaj - kiuj vojaĝas, ili montras la vojon. Por la aliaj ili estas simple malgrantaj fajretoj. Por la sciencistoj ili estas kiel la tasko, kiun necesas solvi. Por mia afereto ili estas - oro. Sed por ĉiuj tiuj homoj steloj estas mutaj. Kaj vi havos tute neordinarajn stelojn...
D: Kial do tiel?
A: Vi rigardos nokte al la ĉielo, kaj tie do estos tia stelo, kie loĝas mi, kie mi ridas, - kaj vi ekaŭdos, ke ĉiuj steloj ridas. Vi havos la stelojn, kiuj scipovas ridi!

Tiu ĉi antikva kredo kaj ligo de la propra eta destino kun la senfina kosmo, rezultiĝis tiom forta, ke eĉ ĝis nun vivas en la koroj de multaj konvinkitaj ateistoj. Ekzistis kredo pri tio, ke kelkaj, ekstreme distingiĝintaj dum la vivo animoj, okupas sian lokon inter la steloj, tamen, neniu el la homoj ankoraŭ meritis tian honoron. Tiel aperis la konstelacio de la lasta en la mondo Drako. Tiel aperis konstelacioj la Malgranda kaj Granda Ursinoj. Dum obskura nokto, rigardante al la etendita super la tero kupolo de la steloj, homoj admiris ilin, konfidis al ili siajn revojn, timis ilin - sciantajn pasinton kaj la futuron.
Ekstreman signifon havis por la homo la falanta stelo.

Ja se io tiom grava kaj belega ĉesis sian ekziston kaj falas en la polvon de la tero (kompreneble, laŭ la opinio de la praaj homoj tio estis ĝuste tiel), tio signifas ke io nova, ne malpli brila, devas ekbrili anstataŭe. Kio do tio estas? Ĝuste tio, kio de la komenco de la mondo diferencas homon de ĉiuj ceteraj estaĵoj loĝantaj sur la tero, ĝuste tio, dank al kio la homo, fizike malforta kaj nealkutimiĝinta, povis elvivi kaj atingi ĉion – estas la REVO. Do, homoj kredis, ke anstataŭ la falinta stelo, realiĝas same brila homa revo. Kaj ankaŭ tiu ĉi simpla kredeto ĝisvivis niajn tempojn - ekvidinte falantan stelon, ni tuje antaŭplanas la deziron.
Sed estas ĉe la legendo pri la falantaj steloj ankaŭ la alia flanko - antikvaj legendoj pri ili estas kovritaj per la timo multe pli, ol per la revo. Meteora pluvo - la pluvo de la falantaj steloj estas konsiderata kiel antaŭsigno de la plagoj kaj detruoj. Tiu ĉi indico havas du klarigojn: scienca kaj fabela. La scienca diras pri tio, ke konservante memoron pri la batoj, kiujn faras al la tero meteoritoj, pri la detruoj kaj plagoj, se kredi al la sciencistoj, kiu estis kaŭzo de la pereo de la mondo de la antikvaj dinosauroj, homoj povis timi falantajn stelojn ĝuste pro tio. La fabela klarigo ĝis nun komunikas al ni pri la revoj. La falinta stelo plenumas brilan, fortan deziron kaj tute ne ĝia afero estas pensi, ĉu ĝi estis bona aŭ malbona. Ĝi plenumos ajnan, estu ĝi la morto, aŭ detruo, milito, aŭ revenĝo. Ja la deziro, kiu estas elpensita dum la kurtaj sekundoj de la falo de la stelo - estas hazarda, tute sincera, ne malpurigita per pensoj pri la justeco, ĝentileco kaj bonago. Kaj kiel povas esti timiga meteora pluvo - pluvo de la brilantaj, disŝirantaj noktan ĉielon steloj, falantaj al la tero, la steloj, ĉiu el kiuj - estas ies tute sincera, homa, ne bonkora revo.

Ĉapitro dua. Fabeloj pri la deziroj, revoj kaj serĉado de la feliĉo

Homaj revoj kaj deziroj en la fabeloj okupas sufiĉe gravan lokon: sufiĉas remomori almenaŭ plenumantan dezirojn Gxinon, aŭ oran fiŝeton el rusa folkloro, aŭ la floron kun sep diverskoloraj petaloj, ĉiu el kiuj, se ĝin deŝiri, plenumas la dezirojn. En la absoluta amaso de tiaj fabeloj plenumitaj deziroj ne alportas al la homo la feliĉon, kaj foje ĝenerale detruas lian vivon. Kion do signifas tiu ĉi elemento en la lingvo de la fabeloj?

En la ortodoksaj pritraktoj oni supozas, kvazaŭ dezirojn plenumas nur malbonaj aĵoj kaj malbonaj spiritoj, kaj tio signifas, ke ĉio, kion ili faras, estas falsa kaj iluzia, ja nenion veran kaj bonan la malbono povas krei. Tamen tio estas nur la nova traktado. Sed la fabeloj pri la realigo de la deziroj aperis multan tempon antaŭ tio, kiam la superaj fortoj estis dividitaj je la bonaj kaj la malbonaj.
Povas esti, ke plenumitaj per la sorĉa maniero deziroj ne portas al la homo feliĉon, ĉar li ne enmetis en ilin laboron, ne fordonis al ili forton. Sed ankaŭ simila moraleco ne estas kutima por la antikvaj homoj. Krome, multaj fabelaj herooj per sia bono kaj atendemo tute meritas plenumon de la deziroj.
Kia do tiam estas la kaŭzo? Kial realiĝintaj deziroj ne portas al la homo la feliĉon? Ekzistas ankaŭ la alia respondo: dependa de la socio, de la propraj timoj kaj propra kompreno pri la justeco, la homo ne povas kompreni, pri kio li ĝenerale revas. Vere revas.
Pro tio, por trovi veran feliĉon, heroo de la fabeloj iras ne al la certa celo, sed tien-nesciate-kien kaj serĉas ne ion konkretan, sed ion, pri kio li mem ne scias, sed kion, se sekvi la animan vokon, mankas la fortoj ne serĉi. Tiel la herooj de la fabelo de Meterlink serĉas nekonatan bluan birdon, tiel kavaliroj de la mezepokaj legendoj serĉis sanktan Gralon.

A: Mi tian birdon eĉ ne prenus - ĝi estas nesufiĉe blua. Vi devos iri serĉi tiun birdon, kiun mi bezonas.
D: Sed mi ne scias, kie ĝi estas.
A: Ankaŭ mi. Pro tio do ĝin necesas serĉi. Ekstremokaze mi povas ne havi Kantantan Herbon, sed Bluan Birdon mi nepre bezonas. Mi serĉas ĝin por mia nepino, mia nepino estas tre malsana.
D: Kio okazis kun ŝi?
A: Estas malfacile kompreni. Ŝi volas esti feliĉa...
D: Ah, jen do kio!..

Jen kion signifas tiu ĉi antikva elemento - realigo de la deziroj ne faras la homon feliĉa, la vojo al la vera feliĉo ĉiam estas pli komplika kaj komenciĝas de la serĉado de la nekonata.
Neniu fabelo malfermis al ni, kion do konkrete trovas la heroo, el kio konsistas lia feliĉo, sed per ĉiuj detaloj, eĉ se simbole, priskribas la vojon. Ja la vojo al la feliĉo, specife figure, estas sola por ĉiuj homoj, kaj la feliĉon ĉiu havas la propran kaj neniu krom vi povas helpi al vi diveni, kia ĝi estas, via feliĉo. Kaj tio signifas, ke indas rakonti pri la vojo, sed ne pri la celo. Kaj la vojo de la fabela heroo al la feliĉo, se kredi al la sciencistoj kaj psikologoj, estas nenio alia ol la rakonto pri serĉado de si mem. Si mem vera.

Do, la vojo de la fabela heroo al la feliĉo, estu gxi blua birdo, Gralo, aŭ io ankoraŭ, komenciĝas de la malgranda miraklo - li vidas tion, kion li ne kutimas vidi, ĉu la sorĉan brilon, ĉu la mirindan homon, aŭ ĝenerale aŭdas maltrankviligan muzikon kaj sentas volon sekvi tiun ĉi miraklon. Tiu ĉi elemento facile estas klarigata psikologie: simpla vivmaniero de la homo ŝanĝiĝas per io, por kio ne sufiĉas la limoj de lia mondokoncepto, kaj, komprenante, ke li multon ne konas en la mondo, li pleniĝas de la deziro trovi kaj ekscii la mankantan.
La dua ŝtupo sur la vojo iĝas iuspeca ofero. La heroo nepre forlasas la hejmon, lasante tie ĉion, kion li posedis, forlasante amikojn kaj parencojn. Perdante la socian lokon, kutimajn okupojn kaj tegmenton super la kapo. Tiu ĉi ofero ankaŭ estas simbola - ja la fabela heroo serĉas sin, kaj por trovi sin novan, necesas forigi sin la malnovan, foriri el subpremo de la antaŭjuĝoj kaj vidpunktoj al la vivo, kaj ankaŭ rifuzi de la influo de ĉiuj tiuj, kiuj iam influis vin, eĉ se tio dolorigos ilin. La tria ŝtupo - estas transiro al la alia mondo: la heroo trafas en la sorĉan reĝlandon, renkontas parolantajn bestojn, parolas kun la sorĉistoj, trairas netraireblan arbaron aŭ la senfinan dezerton. Ĉio cxi simbolas venon de homo al la nekutima por li etoso, renkonton kun la saĝegaj, sed kun la alia mondokoncepto homoj, novan rigardon al la mondo, kiu hazarde evidentiĝis pli vasta kaj diversa, ol li pensis antaŭe. Heroo sur tiu ĉi ŝtupo devas ekscii, ke la rabobesto povas evidentiĝi karesa, kaj la malbona magiisto - saĝega kaj bonkora. Homo do devos agnoski la pravecon de ĉiu sincera mondokoncepto, mankon de la objektiveco kaj de la komuna vero.
Poste restas nur la malmulto kaj ĉi tie la fabelo ne bezonas ajnajn simbolojn: heroo devas kompreni, konfesi por si, ke li serĉas ne Gralon kaj ne la bluan birdon, sed sin mem, respondojn al siaj demandoj. Kaj sendevie necesas kredi je la vojo, kiu estas montrata per voko de la koro. En fino de la fabelo, heroo plej ofte renkontas sin mem kaj komencas la duelon kun si. Foje sufiĉe materialan, foje vortan - kun sia propra ombro aŭ kun respegulo en la spegulo. Tiun ĉi simbolon estas tute simple kompreni, ne la luma ĉi tie venkas la malluman, sed vera kaj nova venkas la falsan, fremdan, malnovan. La homo mortigas sin, renaskiĝas kaj iĝas si mem, scianta, por kio li vivas kaj pro kio estos feliĉa. Ekde nun li ne bezonas la aferojn, kiuj plenumas la dezirojn, ja tiu, kiu firme konas sian celon, facile trovos la vojon por ĝia atingo.

D: Kun kiu mi havas honoron paroli?
A: Mi pensis, ke vi ne rekonos min. Vi, kompreneble, eĉ ne supozis iam renkonti min tia bonfarta. Sed ĉu vi ĝis nun ankoraŭ ne rekonas vian propran ombron?
D: Mi simple eĉ ne povas rekonsciiĝi pro la miro!
A: Jes, mia apero estos ne tute ordinara, tio estas vere, se vi ja ankaŭ ne apartenas al la kutimaj homoj, kaj mi ĉiam strebis agi kiel vi.

Sed timiga estas sorto de la homo, kiu deflankiĝis de tiu ĉi vojo, de la homo, kiu jam dividis la novan kaj la malnovan, sed ne sukcesis venki la malnovan. Tian, malĝojan sorton, ekzemple, havis sciencisto de Andersen - trompita, venkita kaj finfine mortigita de la propra ombro.
Indas noti, ke la fabela heroo, serĉanta sin kaj trairanta ĉiujn ŝtupojn de la vojo, en ĉiuj fabeloj - estas viro, sed tio tute ne signifas, ke virino ne meritas sian, unikan feliĉon. Simple, ŝi ne serĉas ĝin, sed akiras, lernante de la viro. Kiel ne mirinde, kiel aspektas de la unua rigardo, sed ĝuste pri tio komunikas la plej simplaj kaj konataj fabeloj pri la amo: fabelo pri la junulino, kiu atendas princon sur la blanka ĉevalo kaj la fabelo pri la amo de la belulino kaj monstro.

D: Pereigis vi min, mia belulino amata, ne ekvidos mi plu vian vizaĝon belegan, ne ekvolus vi eĉ aŭdi min.
A: Ne, timu nenion, mia mastro bonkora kaj karesa, ne ektimos mi plu vian aspekton teruran, ne disiĝos de vi, ne forgesos viajn bonagojn; montru vin do nun en via aspekto antaŭa; mi nur dum la unua fojo ektimis.

Do, terura monstro arbara en ĉiuj versioj de la fabelo estas saĝega kaj sentima, sed tute kategorie ne kongruas kun la ajna junulina revo pri la amo: ĝi estas malbelega, kruela kaj memvola. Sed tamen ĝi posedas tian forton de la magio - saĝego, ke ne povas ne allogi junan koron, ne plenigi ĝin per miro kaj kompato. Kaj jen, simile al la heroo, kiu serĉas la feliĉon, la junulino, renkontante la monstron, rifuzas de sia hejmo kaj sia familio, komprenas falsecon de la antaŭaj principoj kaj superecon de la forto kaj saĝego super la moraleco, per bonago kaj beleco. La monstro instruas kaj ŝanĝas ŝin, kaj fine - kiam ŝi faras sian elekton, la monstro transformiĝas en belegan junulon. Sed kaŭzo de tio estas ne malbonaj sorĉaĵoj. Ŝanĝiĝas ne li, sed mondokoncepto de la junulino. Kutimaj normoj blindigis ŝin kaj ne permesis vidi veran belecon de la aĵoj, nun do, kiam ŝi ekamis malbonan kaj malbelan laŭ la komuna opinio, monstron, ŝirmo de la onidiroj falis de ŝiaj okuloj kaj ŝi komencis vidi aĵojn tiaj, kiaj ili estas veraj, por ŝi veraj. Tiel belulino ekhavas sin.

Similmaniere okazas pri la junulino el la turo, nur tiu fabelo estas pli simbola. La junulino estas fermita, limigita de la vera mondo per la eta sekura mondeto de la tureto. La plej simbola estas ĉi tie la blanka ĉevalo - simbolo de la morto. Kiel la heroo, mortiganta sin mem, renkontante sian amon, la junulino mortas por la tuta mondo kaj renaskiĝas, jam vera kaj libera, por sia amato, kiu montris al sxi la mondon kaj la tutan saĝegon de la mondokreo.

Capitro 3. Fabeloj pri la amo

Interalie, komence ĝuste tiun morton por la pasinta kaj novan naskiĝon por la amato simbolas la blanka robo de la fianĉino.

A: Ĉu tio estas Gxardeno de Morto?
D: Jes, de Morto. Morto, verŝajne estas belega. Vi kuŝas en la mola malseka tero, kaj super vi moviĝas herboj, kaj aŭskultas la silenton. Vi havas forton helpi min. Vi facile povas malfermi pordegon de Morto, ĉar kun vi estas la Amo, kaj la Amo estas pli forta ol Morto.

Neniam fabelo estis kaj neniam estos elpensita historio, ĝi estos nur la lingvo siaspece parolanta pri ĉio tio, kio okazas en la mondo. Pro tio, jam antaŭlonge fabeloj pri la amo ne ĉiam bone finiĝas.

La plej belegaj el ili rakontas pri la amo de estaĵoj el du diversaj mondoj. Simpla homo enamigxinta al la filino de la printempo kaj frosto – neĝulino; marvirineto enamiĝinta al la mortulo, anĝelo aŭ demono, kiu amas simplan junulinon - ĉiujn tiujn herooj minacas la morto, la morto pro la neebla, malpermesita amo. Tiu ĉi romantika motivo kun senevita trista fino trovis sian respegulon ankaŭ en la pli malfruaj malpli fabelaj historioj: tiel amis unu la alian la pastrino kaj militisto, edzino de mastro kaj la servisto, junaj homoj el diversaj sociaj tavoloj kaj militantaj familioj. Kun tio, objektiva maleblo de tia amo en la fabeloj estas trabatebla: la pastrino forlasas la monakejon, degelas glacia koro de la neĝulino, vosto de la marvirineto transformiĝas je junulinaj piedoj, anĝelo iĝas homo - sed la tragika hazardo ne permesas al la felicxo realiĝi, kvazaŭ mem la destino ne volas ĝin. Pri kio do diras tiu ĉi trista simbolo? Pri tio, ke viro kaj virino - lau la naskiĝo reprezentantoj de du diversaj mondoj praktike ne povas iĝi unuo. La virina malluma, nokta, morta elemento neniam estos komprenita de la vira luma, taga, viva. Kaj ĝenerale neniu homo povus kompreni la alian almenau nur pro tio, car li ne estas tiu la alia, kiu estas kondamnita por la senfina malliberejo ene de si mem.
Ekkoni, kompreni la alian homon ne eblas, sed ĉu tio signifas, ke amo ne eblas, ne realigeblas kaj estas portas morton? Kaj al tiu ĉi demando la fabeloj havas la respondon. Pomo deŝirita de Eva kaj iĝinta la kaŭzo de la forpelo de la homoj el la paradizo havis nomon: "ekscio". Ne volante ekscii tion, kion homaj fortoj ne povas ekscii, homoj loĝis en la paradizo, kiam do ili ekvolis ekscii, ili estis forpelitaj el la paradizo. En multaj fabeloj de pluraj popoloj ekzistas la sama motivo. Iu belega kaj sentima heroo perfekta ĉiurilate faras al la amata unu kondiĉon, plenumo de kiu promesas al ili la senfinan feliĉon: tiu kondiĉo - estas neniam demandi la amatan, kiu li estas, ne provi lin kompreni.

- Venos la tempo, kaj estos la fino de nia ekzameno. Kaj vi povas proksimigi ĝin, nur timu malobei min. Ne provu ion ekscii pri mi kaj ekvidi min, la nigran korvon, en la alia aspekto. Male vi vokos al vi la plagon, al mi kaj mia popolo. Ĉu vi promesas al mi tion?
- Mi promesas, mia mastro.

Kaj la fabelon post la fabelo, simila demando detruas la feliĉon de la reĝo de korvoj el la franca fabelo de Loengrin kaj de la multaj aliaj. Ne deziri ekkompreni la amatan, estaĵon el la alia mondo, ne turmenti sin pro la neeblo de tia kompreno - jen estas la sola vojo de la amo, kiu tamen eblas en tiu ĉi mondo.

Al la amo, kiun jarcenton post la jarcento kredas la homoj, kiom ili ne parolu pri la mala. Antikvaj celtoj, kredante samtempe kaj je la reinkarnigxo kaj je la paradizo, diris, ke nur tiu eliros el la ĉeno de la senfinaj renaskigoj, kiu trovos la homon, la duan teran duonon de sia animo kaj ĉielan parton - lumon de la vero. Tio signifas, ke li trovos ĉielan, veran sin kaj donacos sin al iu ankoraŭ, malferminte al tiu la okulojn. Tiam kaj nur tiam la pordego de la paradizo denove malfermiĝos antaŭ li.

D: Mia amata ne iros danci kun mi, ĝis kiam mi ne donacos al sxi ruĝan rozon, sed kie do mi prenu ĝin, ja nun estas la vintro?
A: Ĝoju! Ĝoju, vi havos la ruĝan rozon.
Mi kreos ĝin el la sonoj de mia kanto dum la luna brilo kaj kovros ĝin per varma sango de mia koro. Kontraŭ tio mi petas de vi unun: estu fidela al via amo, ĉar kiom estas saĝega Filozofio, - kaj kiom estas potenca la Potenco, la Amo estas pli forta ol ajna Potenco.

Ĉapitro 4. Fabeloj pri la morto kaj la alia mondo

Sed ne eblas paroli pri la plej antikvaj, la plej unuaj fabeloj de la homaro, ne menciinte ankoraŭ unu gravegan ilian motivon - motivon de morto, kiu de komenco de la mondo staris super la homo, per la malluma ombro fluganta super la mondo, spiranta el la mallumo de la nokto, el la profundo de la vinta malvarmo.

Kaj unu el plej unuaj fabeloj de la homo iĝis fabelo pri la propra senmorteco. Tiu ĉi fabelo trovis sian realigon en ĉiuj kulturoj kaj religioj, en ĉiuj entombigaj ritoj, kaj foje ĝenerale regis la tutan vivon, transformante ĝin al la preparo por la transiro al la alia mondo. Pri ĉiuj tiuj ritoj jam multo estis dirita, tro multe. Kompreneble, tiu ĉi antikva fabelo protektis homon de la plej granda timo en la mondo, de la plej granda nescio, enigmo, kiun ankoraŭ neniu kaj neniam solvis, kaj apenaŭ iam solvos.
Sed ekzistas ankaŭ la alia timo - timo de perdo, ne timo de la propra forpaso, sed forpaso de la proksimaj homoj. Forlasi ilin al la nekonata alia mondo por homo evidentiĝis multe pli malfacile. Tiel aperis fabeloj pri la spiritoj, revenantaj el la alia mondo, pri la konservantaj familion animoj de la praavoj, pri maltrankvilaj fantomoj de tiuj, antaŭ kiuj ni ne sukcesis senkulpiĝi. Inter tiuj ĉi fabeloj ekzistas belegaj, ekzemple japana popola fabelo pri mortinta graveda virino, kiu reviviĝis, por naski la infanon, kaj eĉ eltombiĝis, por porti al li la manĝaĵon. Sed tamen la plejparto de la dediĉitaj al la reveno de la animoj el la alia mondo fabeloj - estas timigaj. Ĉi tie estas kaj la fantomoj, kiuj vagadas laŭ la mezepokaj kasteloj ĝismorte timigante la gastojn, ĉi tie ekzistas ankaŭ la sorĉistoj eltombiĝantaj, por revenĝi al la homoj.

En la similaj fabeloj estas propra filozofieco - reveni - estas malbona kutimo, la animo, jam transirinta tra la limon, jam trairinta tra la spegulon, ne povas reveni si mem, ja ĝi jam eksciis la sekretojn, por ĉiam ŝanĝintaj ĝin kaj minacantaj per pereo al la mondo en tiu aspekto, kian ni konas.

- Mi ne povas kompreni vin, cxu vi volas, ke mi fordonu al vi lin aŭ ke vi forportu lin en la nekonatan landon de la mortintoj?
- Ne obeu miajn preĝojn, kiam mi petas pri io, kio ne kongruas kun via bona volo! Ne obeu miaj preĝojn, ne obeu miajn preĝojn!

Indas memori ankaŭ tion, ke ĝuste al tiu ĉi motivo - motivo de revenigo de la mortintoj kaŭzis aperon de la plej multo da diversaj malbonaj estaĵoj. Tiel, al ĉiuj konataj marvirinetoj, elfoj kaj multaj aliaj sorĉaj estaĵoj devenas de la samaj fantomoj, el ilia pli bonkora parto. Ĉiuj ĉi estaĵoj same estas la animoj de iam mortintaj homoj, pro tio ili ne havas la propran animon, kaj pro tio komunikado kun ili tro malbonas al la ordinaraj homoj. Kvankam foje ili povas esti sufiĉe bonaj. Tamen fidi ilin ne indas - ja en tiu, alia mondo, el kiu ili venis, ekzistas aliaj, propraj leĝoj.
Pro tio estas tute certe, ke trafinte en la sorĉan landon, la fabela heroo renkontas siajn forpasintajn konatojn, ke en la sorĉan landon foriras mortanta reĝo Arturo - ja sorĉa lando kaj la alia mondo - estas la samo. Kaj tio signifas, ke ne povante trankvili pri la plej granda tragedio - forpaso de la proksimaj homoj, homo ne povis ne elpensi fabelon pri la vojaĝo al tiu sorĉa lando.

Ankaŭ ĝin havas ĉiu popolo. Vojo al tiu lando en rusaj fabeloj iras tra netraireblan malluman arbaron, heroo de la japana fabelo navigas tien tra la maro sur la dorso de la parolanta testudo, angla bardo Tomas Lermont trafas vojkruciĝon de tri arbaraj vojetoj. La unua vojeto estas vasta, verda kaj la papilioj flugas super ĝi - tio estas vojo de simplaj homoj. La dua vojeto plene estas kovrita de pika prunelo tiel, ke eĉ la ĉielo tie ne estas videbla - tio estas vojo de la bonaguloj. La tria do, iras tra montetoj kaj tuta estas kovrita de la filiko, ĝi kondukas al la sorĉa lando. Sed kiom mirakla ne estu la vojo tien, kiom ne estu la lando sorĉa, kie mankas ajna bezono, kie la kasteloj brilas per la oro, kaj la arboj estas superŝutitaj per pezeco de la veluraj floroj, kiom ajn estas agrablaj por la heroo renkontoj kun la konatoj kaj kun la sorĉaj estaĵoj, tre baldaŭ, plej ofte en la saman tagon, lin plenigas la sopiro, la sopiro de la viva en la mondo de la mortintoj, kie li estas fremdulo, kaj la tuta beleco ĉi tie estas por li mortinta kaj ne havas ĉarmecon de la vivo. Matene la heroo forlasas la fabelan sorĉan landon. Sed kun teruro rimarkas, ke lia domo ŝanĝiĝis nerekoneble, ke dum li gastis en la alia mondo, ĉi tie, sur la tero, pasis jaroj kaj jarcentoj, senrevene foriris lia tempo, estis malgajnita kaj perdita donita al li destino. Tiu ĉi sopira fabelo estas sufiĉe filozofia. Ĝi en ĝia praa lingvo diras pri tio, ke tiu, kiu provas revenigi la forpasintojn, tiu, kiu ne povas akcepti kaj toleri la forpason, nur elspezas sian vivon por tio, kion ne eblas ŝanĝi, ŝanĝas veran destinon, al la bela, sed morta iluzio.
Ja ne doninte al la homo eblecon trapasi la limon de sia mondo, ne doninte al li la superan scion pri la alia mondo, mondo donis al li ion pli valoran, tion, kio estas pli valora ol ĉiuj trezoroj de la mondo, tion, kion neniu kapablas depreni de la homo. Nomo de tio estas - Memoro. Ĝi kaj nur ĝi povas venki la morton mem, ja homo vivas en tiu ĉi mondo, ĝis almenaŭ unu viva animo pri li memoras. Rememoras dum la plej bona, la plej luma horo de sia vivo. Tia horo, kiel ĉi tiu.

A: Kaj ni ĉi tie atendas, ĉu eble venos al ni iu el la vivaj... Sed nur malofte ili venas al ni!.. Kiam ni kun vi renkontiĝis la lastan fojon?... Ha, mi rememoris: dum la tago de ĉiuj sanktuloj, kiam eksonoris en la preĝejo...
D: Ĉu dum la tago de ĉiuj sanktuloj?.. Dum tiu ĉi tago ni ne forlasis la hejmon - ni estis malvarmumitaj...
A: Sed vi ja pri ni pensis?..
D: Jes...
A: Nu do, ĉiun fojon, kiam vi pri ni ekpensos, ni vekiĝas kaj denove vidas vin...
D: Tio signifas, ke necesas nur...
A: Jes, vi ja mem tion bonege scias...

Ĉapitro kvina. Fabeloj pri la tempo kaj festo de veno de la nova jaro

Ekde komenco de la mondo, ĉiun tagon, komforta, vidinta multon kaj bonkora mondo de la homo hazarde ŝanĝiĝis, ĉielo mallumiĝis, sendante al la tero pluvojn kaj ventojn, devigante foliojn fali de la arboj, rompante florojn, forpelante bestojn en la kavojn kaj dometojn. Komenciĝis vintro, senevite, jaron post la jaro, kiel ne petegis homoj siajn diojn ne koleri al ili. Do en nordaj landoj, dum duono de la jaro la neĝo kovris la teron, devigante morti ĉion vivan, devigante la tutan mondon iĝi blanka kaj morta. Kaj tute ne estas mirinde, ke kun paso de tempo la popoloj, kiuj neniam renkontiĝis unu kun la alia, komencis kompari venon de vintro, ŝanĝantan ĉion vivan, kun veno de la nokto, ŝtelanta la lumon, kaj poste kun ankaŭ kun veno de morto, kiu ŝtelas la vivon. Kaj ekkredis, same kiel la mateno venas post la nokto, kiel la printempo ŝanĝas la vintron, redonante vivon kaj lumon al la tero, same morto povas ŝanĝiĝi per la nova naskiĝo. Povas esti ĝuste tiam, festado de la novjaro ekhavis sian sakralan, sorĉan signifon. En ĉiuj fabeloj ŝanĝo de tago kaj nokto - meznokto - estas tempo de la sorĉaĵo kaj tempo de la ŝanĝoj, kiam, por kelkaj sekundoj, dum batas la horloĝo, eblas tio, kio ne eblas dum la kutima vivo.
Festo de veno de la nova jaro kun ĝiaj tradicioj, kovritaj per la sorĉaĵo de la ŝanĝo de la tempoj kaj mondoj, evidentiĝis mirinde viveca. Tiel, antikva celta Samajno transformiĝis en al ĉiuj konatan Halovinon.

Sed tio ne malhelpas al la homoj kredi al tio, ke dum tiu nokto la sorĉo eliras sur la teron, revenas al ĝi la spiritoj de la forpasintoj, kaj la mondo iĝas unu komuna sorĉa karnavalo, en la susurado de la falantaj folioj aŭdiĝas paŝetoj de etaj elfoj, nigraj katoj stiras sorĉajn ĉarojn. Kaj tio signifas, ke por la malgranda, malforta homo venis tempo bruligi la fajron aŭ forpelantan la sorĉon lumigilon el la kukurbo, kaj vestiĝi en la sorĉan kostumon, por la alia mondo akceptu lin, kiel sian kaj ne ofendu. Poste venas la meznokto, kaj molaj nebuloj en la malluma ĉielo kuniĝas en la ventokirlojn, malfermante al la mondo ŝirmon de la stela senfino, pasinto kaj la estonto kuniĝas en unu sorĉan nokton. Dum tiu nokto homoj divenadas kaj havas aŭgurajn sonĝojn. Tia, plenigita de la antikvaj tradicioj, restis por ni antikva nova jaro kaj dubinde iam ĝi iĝos la alia, ja ĉiuj esperoj, ĉiuj revoj, la tuta saĝo de la antikva homo kunplektiĝis en ĝi.

D: Kion vi faras?
A: Mi provas kapti la neĝeron!
D: Por kio?
A: Jam tre baldaŭ komencos bati la horloĝo kaj komenciĝos la nova jaro, kaj se kapti la neĝeron kaj teni ĝin en la manplato, dum batas la horloĝo, tiam tiun sekundon, kiam venos la nova jaro, la neĝero transformiĝos je la brulbirdo kaj elpensitan de vi novjaran deziron forportos al la ĉielo, kie ĝi tuje realiĝos.
D: Sed tio do estas tro facile, tiam ĉiuj deziroj plenumiĝus.
A: Ne, tio ne estas facile, ja deziro realiĝos nur, se la neĝero en via manplato ne degelos, dum batas la horloĝo...

Kaj nun ni denove festas la Novan Jaron. Ĉi tie, en la centro de la malvarma vintro, komenciĝas nova vivo, kiel la nova tago venas dum la mezo de la nokto. La tero estas malliberigita de la malvarmo, malantaŭ la fenestro kuŝas neĝo. Batas la horloĝo kaj venas la nokto, sama nokto, kiu kovris la teron milojn da jaroj antaŭe, komencante la saman feston. Nenion plu timante, la fabelo eliras al la tero, steloj sonoras, kiel malgrandaj sonoriletoj. Tsss. Necesas nur pli atente aŭskulti kaj vi ekaŭdos la knaron, tie, en la malluma ĉielo. Malfermiĝas la pordego de la senfino kaj la senfino por nur unu nokto ellasas al la tero ĉiujn tiujn, kiuj iam loĝis sur la tero, ĉiujn tiujn, kiuj iam loĝos sur ĝi kaj eĉ tiujn, kiuj ĝenerale ne povas vivi - ĉiujn tiujn, kiuj estas elpensitaj per ies brila fantazio. Ĉirkaŭrigardu, etendu la manon kaj vi ekvidos, jen ili ĉiuj estas, kiujn vi amas kaj kiujn vi atendas. Dum nur unu nokto, nokto de la plej bela en la mondo festo. Ĉiuj tempoj kaj ĉiuj mondoj renkontiĝas ĉi tie - sur la mallumigita de la neĝo vojkruciĝo. Ĉion, kion vi ekvolos dum tiu ĉi nokto lasi al vi, restos kun vi por ĉiam, ĉion, kion vi volos forlasi, foriros al la senfina, stela ĉielo. Grave, sukcesu elpensi la deziron, dum batas la horloĝo, dum miloj da plenaj de la espero okuloj rigardas la novjaran ĉielon. Kaj tiam, sen sciencaj esploroj kaj malfacilaj vortoj vi ekscios, kio estas la fabelo, revenos al la infaneco, al la infaneco de la mondo, kie ĝi tiam naskiĝis, kiam aperis la unua homo, aŭ, kiam naskiĝis nia planedo, aŭ, kiam en la universo aperis la steloj-sunoj. Ja, por forigi la tempon, kiu elpensis tiom da malpermesoj, tiom da kvazaŭ malebla, necesas reveni kaj kuniĝi kun la komenco de la mondo. De la mondo, en kiu, kiel ni jam ne unu fojon certiĝis - eblas ĉio. De la mondo, ĉe la plej norda rando de kiu loĝas la maljuna trolo kaj sorĉistino, kiu rakontas al li la fabelojn kaj rakontos ilin tiom, kiom ekzistos la mondo.
Kaj eĉ poste...

Lingvo de la fabeloj

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: