Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Malgrandaj pupetoj

Aŭtuna fantazio

Aŭtuna fantazio



Li staris sur la balkono de unu el domoj de la urbo, kovrita per malnova bruna litkovrilo, fumis, provante venki la dormemon. Li laciĝis kaj ne vidis, kiel ĝoje reeĥis al lia apero aŭtuno mem, duondormanta suno, strataj lampoj, kiel fumo de cigaredo ronddancis ĉirkaŭ li kaj foriris en la fabelan antaŭvesperan ĉielon. Kiu li estis kaj kial tiel ĝojis pri li la urbo, mondo, vespero - scias, verŝajne nur aŭtuno mem. Kaj eble iu ankoraŭ.

Plutono

Plutono


Plutono. La plej fora de la suno planedo, malgranda kaj malvarma. Sed tio ne malhelpas al ĝiaj loĝantoj en ilia feliĉa vivo.Loĝantoj estas nur kelkaj kaj ĉiuj el ili loĝis tie ĉiam kaj ĉiam loĝos. Neniam io ŝanĝiĝis en ilia vivo, nur kelkfoje venis marsanoj kaj rakontis, ke ekzistas festoj kaj donacis donacojn. Pli ol ĉio loĝantoj de Plutono ŝatas debati, kompreneble pri la plej gravaj aferoj.

Vitra zooĝardeno

Vitra zooĝardeno



Kaj tio estas malgranda fantazio laŭ temo de "Vitra zooĝardeno" de Tennessee Williams. Junulino Laura, aminda kaj romantika, ne kapablis vivi en la kutima vivo. Ŝi tre timis ĝin. Kaj ĉio, kio estis en ŝia sorto grava kaj bela estis ŝia kolekto de animaloj el vitro - vitra zooĝardeno.

Reĝo de korvoj

Juna reĝo


Tio estis kutima lando, ne pli malbona kaj ne pli bona ol la aliaj. Same kiel ĉie matene tie leviĝis suno, kaj vespere kaŝiĝis malantaŭ la horizonto. Nur ĝi estis iom pli zorgema, ol ĉie, iom pli mola estis ĝia lumo. Tio estis kvieta montara lando, kaj ĉiun printempon la tuta ĝia tero kovriĝis per amaso da etaj bluaj floroj. Kaj regis ĝin juna reĝo, kaj ĉiuj, kiuj konis lin, konstatis, ke li estas homo bonkora kaj brava.

Abonrilata enhavo
 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: