Fabeloj de diversaj popoloj
Reĝo de korvoj
Tio estis kutima lando, ne pli malbona kaj ne pli bona ol la aliaj. Same kiel ĉie matene tie leviĝis suno, kaj vespere kaŝiĝis malantaŭ la horizonto. Nur ĝi estis iom pli zorgema, ol ĉie, iom pli mola estis ĝia lumo. Tio estis kvieta montara lando, kaj ĉiun printempon la tuta ĝia tero kovriĝis per amaso da etaj bluaj floroj. Kaj regis ĝin juna reĝo, kaj ĉiuj, kiuj konis lin, konstatis, ke li estas homo bonkora kaj brava.
Kastelo
Nia kastelo ankaŭ staris sur la monto kaj estis sufiĉe komforta kaj malgranda. Ĝi havis tri turetojn kaj brilantan tegmenton. Kaj ĉirkaŭe, sur ankoraŭ ne kovrita per la herbo tero, floris neĝofloroj. Kaj certe, iam en la kastelon alflugis, ni ne scias de kie, vera darko.
