Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Samaj motivoj en la fabeloj de diversaj popoloj aŭ kial plenkreskuloj ŝatas fabelojn

Komence en la universo estis nenio, krom la mallumo, sentempa kaj senfina, estis nur sola eta, ne pli granda ol oranĝo, brilanta globeto. Kaj foje ĝi eksplodis kaj disflugis al miloj da brilantaj eroj. Ili flugis al diversaj flankoj, lumigante la universon, naskante vivon, spacon kaj tempon. Naskante sunojn kaj planedojn. Inter ili estis unu, komence pri nenio rimarkinda malgranda planedo, sed poste, iom malvarmiĝinte de la admiro de la naskiĝo, ĝi iĝis brile helblua. Sur ĝi aperis akvo kaj aperis nuboj, poste aperis etaj vivaj estaĵoj, fiŝoj, lacertoj, kaj finfine la homoj. Tamen eble ankaŭ tio estas nur fabelo. Kaj la vero estis en tio, ke kiam sur la tero, tiel ni nomas nian helbluan planedon, aperis homoj, ili tuj ekvolis fari ion, kio tute ne estis bezonata, almenaŭ al la unua vido. Homoj ellernis paroli, kanti kaj danci, komencis skrabi sur la fortikaj rokoj simplajn bildojn, elspezante por tio multajn fortojn. Kaj foje homo ekvolis rakonti al la alia homo ion tre gravan, sed li ne kapablis trovi bonajn vortojn kaj li rakontis la unuan en la mondo fabelon. Kaj de tiu tempo ĉion la plej gravan, honestan kaj valoran homoj transformis al la fabeloj kaj rakontis ilin unu al la alia. Fabelo estis la unua literatura ĝenro kaj unu el la unuaj manieroj ekkoni la mondon. Ĉiu filozofio kaj religio havas siajn fabelojn. Ne perdante sian aktualecon, fabelo travivus jarcentojn, eraojn kaj kulturojn. Sed multajn jarojn antaŭe, kiam vi ankoraŭ kapablis aŭskulti fabelojn, por vi tute ne estis nepre scii tion.
Tiam antaŭlonge la patrino sidiĝis sur la randon de via lito kaj komencis mallaŭte rakonti: en tre-tre antikvaj tempoj, kiam ankoraŭ mankis la libroj, domoj, landoj, vivis-loĝis homoj kaj pentris sur la fortikaj rokoj, kiel ili vivas-fartas. Kaj hazarde unu tute juna homo prenis kaj pentris bildeton kiun ĝis nunaj tempoj neniu povas deĉifri… Nu certe, pri tio aliplaneduloj kulpas, pensis la homoj, ja ĉe ni dum la lastaj jaroj aliplaneduloj estas modaj. La patrino daŭre rakontis, kaj vi jam dormis kaj vi, povas esti la lastan fojon en la vivo, sonĝis kolorajn sonĝojn.
Kiam ni estis infanoj, plenkreskuloj ofte rakontis al ni la fabelojn, komence ni kredis ilin, kaj volis esti similaj al la kuraĝaj kaj noblaj herooj, ni atendis la miraklojn, ni gluis al ni paperajn flugilojn, kaj estis certaj, ke foje ni kapablos flugi. Sed nur, kiam ni iĝis iom pli aĝaj, ni komencis kompreni, ke la fabeloj estas rakontataj al ni nur kun celo nin eduki. Kaj tiam ni ĉesis ŝati fabelojn, forĵetis paperajn flugilojn kaj ĉesis kredi je la mirakloj.
Al vi plaĉis rakonti pri tio, kia vi estas serioza, ke vi scias, ke ne ekzistas Avo Frosto (santa Klaus) kaj ke globa tero ne havas la finon. Kaj tiam unu saĝega homo demandis vin: ĉu vi vere opinias, ke ne ekzistas, nu, ekzemple la drakoj? “Kompreneble ne”, - kun la preteco respondis vi. Sed ja ĉiu homo scias, kiel aspektas la drakoj, kiel ili kondutas kaj kial famas. Tiam vi sulkigis la brovojn kaj promesis tion pripensi, kiam vi havos la tempon.
Kaj efektive, multaj sciencistoj, tute seriozaj kaj modernaj, opinias, ke multaj elementoj kaj herooj de la fabeloj, sidas en la homa memoro kaj la konscio tiel fortike, ke ilin ne eblas ne konsideri. Vi povas kiom ajn ne kredi je la drakoj, sed ili ekzistas, ridas la sciencistoj. Ili ekzistas en via kapo. Tio estas io simila al la senkonscia kaj komuna. Kaj vi ne povas eĉ provi de tio liberiĝi.
Vi, kiel promesis, pensis pri tio. Pensis tiam, kiam studante en la superaj klasoj de la lernejo, komencis rimarki mirigajn anologiojn inter la fabeloj de diversaj popoloj. Ankaŭ de tiuj, kiuj ne renkontiĝis unu kun la alia. Evedentiĝis, ke en ĉies kapo loĝas ne nur la drako. La samajn temojn vi komencis hazarde rimarki en la legendoj de multaj popoloj, ili migris ankaŭ al la beletro.
La unua motivo. De la pratempoj sur la tero loĝis dioj kaj gigantoj, proksimume egalaj laŭ la forto. Ili foje kverelis kaj la dioj por tempo forĵetis gigantojn post la limojn de la mondo. Sed foje, kiam homoj estos pretaj akcepti tiun aŭ alian flankon, la gigantoj revenos kaj tiam estos granda milito kaj la mondo, kiun ni konas, finiĝos. Tiun ĉi motivon ni renkontis de la infaneco en la helenaj (antikvaj grekaj) mitoj, kie dioj batalis kontraŭ la titanoj, tiu ĉi mito estas videbla en la legendoj de skandinavaj, indianaj kaj eĉ tibetaj popoloj nur kun tiu difereco, ke Titanoj ne estis forĵetitaj post la limoj de la mondo, sed fermis sin en dume ne atingeblaj por homoj kavernoj. La sama motivo evedntiĝis enskribita ankaŭ en la kristanan tradicion, kie senmoraliĝintaj anĝeloj estis forpelitaj al la infero, kaj la aliaj anĝeloj daŭrigis servon al Dio. Senco de la mito ne ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝis nur tio, ke du egalaj fortoj transformiĝis je la forto apriore bona, kaj al la forto apriore malbona. Sed ni ne forgesu, ke trakto de bono kaj malbono por niaj praavoj, paganoj, ne estis komprenebla. Kompreneble, tiu ĉi mito ne povis ne iĝi populara motivo por la fikcia literaturo, sur ĝi baziĝas “Mastro de ringoj” de Tolkien kaj granda parto de la tuta moderna fantazia literaturo.
Dua motivo Malpermesita amo inter la estaĵoj el du diversaj mondoj. Same aperas en la legendoj de ĉiuj popoloj de la mondo kaj finiĝas per morto de ambaŭ geamantoj. En keltaj mitoj ĝi kutime aperas en amo de la pastrino, apartenanta nur al dioj, kaj simpla viro. En la slavaj mitoj, amis unu la alian junulino el mondo de sorĉo, ekzemple filino de dio de la vintro, neĝulino kaj simpla viro. Tiu ĉi romantika motivo kun neevitebla trista fino respegulis ankaŭ en “Romeo kaj Ĝuleta (Julieta)” de Ŝekspiro, kie diversaj mondoj estis anstataŭigitaj per militantaj familioj, en la aliaj literaturaĵoj ilin anstataŭigas sociaj diferencoj. Sed fino estas ĉie la sama. Ankoraŭ bonega ilustro de tiu ĉi mito povas esti fabelo de Oskar Uxald “La fiŝkaptisto kaj lia animo” pri amo de juna fiŝkaptisto kaj virino de maro, marvirineto.
Tria motivo. Tio estas vojaĝo nekompreneble kien por akiri iun aĵon, sencon, de kiu konas neniu. Tiu vojo ĉiam ligiĝas kun danĝeroj, la ĉefa el kiu konsistas en tio, ke la heroo tutcerte devas misvojiĝi, devas ne koni la vojon. Sed trovita de li aĵo faros lin feliĉa. Pruvas popularecon de tiu ĉi motivo almenaŭ tio, ke frazoj “iri tien, nesciate kien kaj trovi tion, nesciate kion” ekzistas preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Kaj verŝajne ĉiu memoras almenaŭ du-tri fabelojn kun simila temo. La plej populara el ili – mito pri la reĝo Artur kaj liaj kavaliroj, serĉantaj misteran Gralon, kaj pri la kaŝita en la terprofundo ŝtono – “ŝlosilo por ĉio”. Oni povas tre facile trovi spurojn de tiu ĉi motivo ankaŭ en la literaturo, sed verŝajne la plej brila ekzemplo estas “Blua birdo” de Meterlink. Tiaj motivoj ekzistas multaj, mi rakontis nur pri kelkaj.
Kaim vi la unuan fojon pensis pri tio, vi havis ĝojan kapturniĝon. Vi elpensis multajn teoriojn de tio, de kie tiom da diversaj popoloj povas koni samajn fabelojn. Povas esti, ĉiuj homoj iam loĝis kune, povas esti, ke la kontinenton ili havis komunan. Sed ĉu vere ĉiuj tiuj fabeloj estas tiom antikvaj? Eble aliplanedanoj alflugis al la tero kaj rakontis al homoj la fabelojn, kaj konstruis piramidojn? De tempo de via infaneco nenio ŝanĝiĝis, aliplanedanoj same estas modaj. Kaj povas esti… De tiu penso vi ĝenerale ne povis spiri, en la mondo vere ekzistas dioj kaj gigantoj, junulinoj-feoj kaj mistera ŝlosilo de ĉiuj teraj sekretoj – Gralo. Vi denove kredis al la fabeloj, vere, tute aliel, ol en la infaneco. Nun al vi bezonatas teorioj kaj pruvoj.
En la infanaĝo ĉiu similas al tiuj antikvaj homoj, kiuj, se kredi al sciencistoj, kiel en infaneco ne dividis homojn je si kaj aliaj, naturon je viva kaj neviva, percepto je organoj de sentoj. Tiam multajn jarojn antaŭe, ni scipovis senti ajnan aĵon, kiel ion komunan de ĝiaj odoro, aspekto kaj sono. Kun la aĝo ni senkapabliĝis kaj miras nun, ke la frago iĝis ne tiom bongusta, kaj la domo ne tiom komforta. Same estas pri la fabelo. Kiel la infanoj, niaj praavoj ne kapablis diferencigi realan kaj fantastikan, kaj la drakoj, vivantaj en ilia fantazio estis same realaj, kiel bongustaj fazanoj kaj multviandaj aproj. Pro tio, neniu el la sciencistoj povas kun certeco diri, kio estis, kaj kio ne estis en la mondo, kiu ankoraŭ ne konis dividon je vero kaj elpensaĵo, je bona kaj malbona, kiel ne konis la tempon kaj la spacon malluma malplena universo.
Sed vi elkreskis kaj volis teoriojn. Vi legis librojn pri la religioj tute antikvaj kaj obskuraj, sed trovis nek pruvojn, nek malpruvojn. Vi ne estis sola, bretoj de libraj vendejoj buntis per libroj malkovrantaj sekretojn de la titanoj, sorĉaj popoloj kaj mistera Gralo. Laŭ la populareco ili apenaŭ cedis eĉ al mem aliplanedanoj. Sed legante ilin, vi nur senreviĝis, la supozoj de aŭtoroj evedentiĝis mizeraj kaj klaraj.
Multe da bonegaj sciencistoj pristudis devenon de tiaj eternaj kaj neŝanĝiĝantaj fabeloj. Parto de ili, romantikistoj, pensis, ke la mondo havas animon, iun informan aŭron, ion similan al la paralela mondo, kie ni travivas paralelajn al si destinojn. Interesa rusa sciencisto Propp diras pri tio, ke fabelo devenas de la rito, eĉ pli ĝuste rerakontas la riton. Tra prizmo de tiu ĉi teorio li esploris motivon de la vojo tien nesciate kien. Ĉiu nacio en antikveco havis propran riton pri transformo de knabo al la viro. La knabo devis suferi doloron kaj poste pasigi nokton malproksime de la homoj, tio simbolis lian morton kaj novan resurekton. Tiun riton gvidis pastro. Nun ni revenu al la fabelo. La heroo estas kutime juna, same kiel trafinta riton junulo, li iras nekompreneble kien, kion certe eblas trakti, kiel vojon al la alia, nekonata mondo, mondo de la mortintoj. La heroo nepre renkontas strangan personon, kiu havas kelkajn trajtojn de sorĉa estaĵo aŭ mortinto, personon apartenantan kaj al la kutima mondo kaj al tiu, en kiun venas la ĉefa heroo. Same kiel pastro, gvidanta la ceremonion, li apartenas kaj al la kutima mondo kaj al la mondo de dioj. Revenante el la vojaĝo, la heroo ĉiam maturiĝas, ricevante novajn personajn ecojn, kaj ricevas premion: terenojn, aĵojn kaj foje eblecon edziniĝi al la amata junulino. Same, junulo, kiu pasas ceremonion, ricevas novan socian lokon, kaj kun ĝi rajton posedi havaĵon kaj kompreneble rajton havi propran familion. Ĝis hodiaŭ tiu ĉi teorio pri la samaj fabeloj estas la plej versimila. Similaj kutimoj de vivo kune kun la similaj primitivaj kredoj povis vivigi la samajn ritojn kaj ceremoniojn ĉe la popoloj, kiuj neniam renkontis unu la alian. Kaj la ceremonioj siavice transformiĝis al similaj fabeloj. Sed se tio vere estus, ĉu fabelo povus ekzisti tiom da jarcentoj, travivante religiojn kaj kulturojn, kaj eĉ sen nia volo, ekde infaneco loĝi en ĉiu el ni?
Ekzistas ankaŭ la alia, pli utopia, sed pli bela teorio, kiun proponis Mirĉa Eliade. La sciencisto supozis, ke niaj praavoj estis multe pli saĝaj, ol ni pri ili pensas, kaj posedis kelkajn sciojn pri la psikologio.
Laŭ tiu ĉi teorio samaj motivoj en la fabeloj povis esti nek fantazio, nek mirinda vero, nek respegulo de la socia vivo, sed respegulo de eterna vivo, vivo kiu estas ene de ĉiu homo, sendepende de lia nacieco. Ni provu memstare apliki tiun ĉi teorion al tri oftaj motivoj de la fabeloj. Tiam la legendo pri la dioj kaj titanoj transformiĝas al simpla homa vivo, kiu venkis morton, sed morto revenos, kiam homo estos preta kaj meritos ĝin. Kaj tiam la mondo, konata al li ĉesos por li ekzisti. Interalie tio klarigas ankaŭ tion, kial finon de la mondo antikvaj homoj priskribis ne kiel teruraĵon. Ĉar niaj praavoj opiniis, ke post limoj de la morto malfermiĝas mondo multe pli bela, varia kaj senfina. Duan motivon pri la amantoj el du malsamaj mondoj eblas trakti, kiel neeblon kompreni inter du homoj ĝenerale, ĉar du diversaj homoj ĉiam estis kaj estos du diversaj estaĵoj kaj ĉu baldaŭ aŭ ne, kompreno de la persona soleco venas al ĉiu. La trian motivon eblas deĉifri tute simple. Ĉiu homo serĉas sencon de la vivo, ne sciante, kie ĝin serĉi kaj kia ĝi estos. Kaj ĉiu trovas sian propran sencon kaj vojon, laŭ kiu li iras dum la vivo. Tiu ĉi vojo estas fabela premio. Sed tio estas nur nia supozo, kiu baziĝas sur la teorio de Eliade. Interalie, sciencisto opiniis, ke fabelojn necesas rakonti por tio, ke ĉiu komprenu, ke ĉio, kion li devas fari, jam estis farita de iu, kaj certe pro tio estas reala kaj ebla.
Vi eksciis pri la fabeloj multon novan, vi ellernis vidi en sorĉa lando timigan alian mondon, ekkapablis kompreni, ke transiro tra la riveron aŭ trairo tra la senfinan arbaron simbolas transiron el unu stato al la alia. Vi eksciis, ke ĉarmaj sorĉaj estaĵoj devenas el kredo je la spiritoj de niaj praavoj, revenantaj la mondon. Povas esti, vi ekamis la fabelojn, kaj eble male - vi forgesis pri ili por ĉiam iel vi forgesis ankaŭ pri forĵetitaj antaŭlonge paperaj flugiloj.
Sed memoru, ke foje vi certe ekvolos ion ŝanĝi, ekvolos fari tion, pri neeblo de kio vi jam paciĝis: ŝanĝi la mondon, pruvi, ke tero ne estas globo, aŭ ekami iun, forgesinte, ke vi por jarcentoj estas enkaĝita en la unuopan kaĝon – en vin mem. Jen tiam vi denove rememoros pri la fabelo. Kaj same diris Mirĉa Eliade, ekkredos je liaj fortoj, ja iu fabela heroo jam faris tion antaŭe, jam supreniĝis al la suno per flugiloj gluitaj per vakso…
Kaj jen tiam kaj nur tiam, sen la esploroj kaj komplikaj vortoj vi ekscios, kio estas la fabelo, revenos al la infaneco, al la infaneco de la mondo, kie ĝi tiam naskiĝis, kiam aperis la unua homo, aŭ kiam nia planedo iĝis brile helblua, aŭ kiam en la universo aperis sunoj. Ja, kiel diris Mirĉa Eliade, por forigi la tempon, kiu elpensis tiom da malpermesoj, tiom da kvazaŭ neplenumebla, necesas reveni malantaŭen kaj kuniĝi kun la komenco de la mondo. De la mondo, en kiu, pri kio ni jam multfoje certiĝis, eblas ĉio.

Aŭtoro: Anna Striganova
Artikolo estas bazita sur bakalavra diploma laboro de la aŭtoro

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: