Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Ĉapitro 2

Tim ne sciis, kiom da tagoj pasis, ekde kiam li surpaŝis la Vojon. Tim ne sciis, ĉu estis en la mondo io, krom tiu Vojo, ĝia pala lumo, ĝiaj vojirantoj kaj ĝiaj fantomoj. Por Tim - ne estis. Li ĝisiros la finon, li povos, ja li neniam dubis pri sia eliteco. Kaj ankoraŭ ie ĉi tie, eble, jam tre proksime, lin atendas Inga. Ŝi havas rufajn harojn kaj grizajn okulojn. Ŝi ne portados al li framban konfitaĵon, ŝi ne amkonfesos al li kun larmoj en la okuloj. Ŝi sendis al li ŝipon kun oraj veloj, ŝi montris al li la Vojon, ŝi fordonis al li la animon. Eble, la plej grandan en la mondo, kion eblas fordoni.
Iom antaŭe, sur la Vojo aperis duopo, junulo kaj junulino, ili pri io interparolis, vigle, arde, ŝi ploris, li fojfoje altigis la voĉon. Ili eĉ ne rimarkis atingintan ilin Timon.
- Vi insistas pri tio, kion mi ne povas kompreni. Mi posedas liberon, kaj mi faros tion, kion mi volas.
- Sed ĉu mi malhelpas al vi?
- Jes, vi volas, ke mi perdu min, ke mi ĉesu esti vaganto, forgesu la Vojon. Sed tio estas mia vivo.
- Sed mi povas iri kun vi.
- Vi tion ne volas, vi iras kun mi nur por tio, ke mi sentu min kulpa!
Ili plu iras silente, poste li haltas, poste - ŝi. - Pardonu, ĉu vi volas, ke mi ĉion lasu, por esti kun vi?
Nun ŝi subite iĝas serioza, ĉesas plori.
- Nenio rezultiĝos, tiam vi malaperos, vi ne povas, ne devas forgesi la infanan revon, tio estas la plej grava, kio estas en la vivo.
Li provas preni ŝian manon, sed batiĝas kontraŭ nevidebla muro. Tim venas al li.
- Ĉu vi delonge iras tiel?
- Delonge, eble, kvin jarojn, eble, dek, eble, la tutan vivon… Kaj ankoraŭ eĉ unufoje ne tuŝis unu la alian, la muro ne lasas. Ĉu vi vidas - la muro?
- Sed kial vi ne lasu unu la alian?
- Ni tro longe iras kune, ni ne povos, ni mortos unu sen la alia. Ŝi volas, ke mi iĝu alia, sed persiste diradas al mi la malan.
- Se ŝi diros veron - ŝi perdos vin. Sed ja iu devas rompi tiun nevideblan muron, ĉu ne?
- Jes… Jes, sed ne nun. Mi ne povas… Ni ne povas unu sen la alia. Iru vian vojon.
Kaj Tim iras.

Li postrigardis al ili ankoraŭfoje, ili iris jen antaŭen, jen malantaŭen, dividitaj per la nevidebla muro, travideblaj fantomoj de la Vojo.
Tim, mergiĝinta en siaj pensoj, stumblis kaj apenaŭ ne falis.
- Singarde, knabo, rigardu sub la piedojn. Pri kio vi enpensiĝis? - Demalsupre supren lin rigardis la junulo kun ruĝa kravato kaj kvadratita kajero. Matematikisto. Tiu sama. - Jes-jes, estas mi, ne miru, mi vin antaŭis, dum vi dormis.
- Kaj nun kiun vi atendas? - Tim sidiĝis apude, lasinte la piedojn en la akvon.
- Ĉu vi vidis du geamantojn?
- Jes, ĝuste pri ili mi pensas…
- Inter ili ne ekzistas muro. Mi serĉis ĝin palpe, mi faris kalkulon. Ĝi ekzistas nek teorie, nek praktike. Kiel ja mi malamas la homan stultecon!
- Ĉu vi multon komprenas pri la muroj inter homoj?.. Kalkulon li faris! Ankaŭ mi ne komprenis, sed mi ekvidis ilin kaj… Vidu, sur la Vojo ĉiuj sortoj estas iel ligitaj, kvazaŭ vivojn de ĉiuj renkontitaj homoj mi travivis mem. Sed, eble, eĉ travivis. Vidu, ĉiu homo estas tutsola, malgraŭ ke li trompadas sin pri la kredo je amikeco kaj amo.
La okuloj de la matematikisto ekbrilis:
- Aha, finfine prudentaj vortoj, kaj vi kompenas! Tia deliraĵo ne povas, ne devas esti. Science pruvite!
- Ĉi tie estas nenio por pruvi. Interne, en la profundo de la animo ĉiu homo estas sola, neniu ekscios kaj neniu venkos liajn sekretajn timojn, liajn revojn. Neniu savos, neniu protektos. Ĉiu vidas en la alia nur obstine rezistantan respegulon de si mem. Fremda vero ĉiam estas malvero, sed ĉiuj havas propran veron.
- Kaj estas senco pluiri, nur kompreninte tion, ĉu jes? - La matematikisto etendis la manon al Tim.
- Mi ĉiam tion sciis. Aŭ vi estas sola, aŭ malfortulo, fantomo, ne gravas, sur la Vojo, aŭ - ne. Kaj se vi subite ekvidos vin kiel ies obstinan respegulon, do vi simple malaperas. Eblas pluiri, nur akceptinte tion. Tim sin apogis je la mano de la matematikisto kaj leviĝis.
- Do estingu la kandelon.
Frosteto kuris laŭ la dorso de Tim. Baldaŭ venos nokto kaj sur la Vojo ne restos alia lumo.
- Stultulo, - la matematikisto kolere forpuŝis Timon. - Samkiel ili. “Mi scias, ke mi ne estos kun ŝi, sed mi batiĝos per la frunto kontraŭ muro, kiun mi elpensis mem”. Batiĝu, diablo kun vi!
Tim sidis ĉerande de la Vojo, kaj ĉe horizonto la subiranta suno inundis la mondon per rufa lumo. La ĉielo jam malheliĝis, varma lumeto de la kandelo varmigis la etenditan super ĝi polmon de Tim. Tim provis malestimi sin, volis senti sin mizera kaj malforta, sed tio ial ne sukcesis. En la animo estis trankvile kaj hele. “Mi ne volas kredi je tio, ke mi ne estas sola. Mi neniam trompos vin, dirinte al vi, ke vi ne estas sola. Sed estingi la fajron de via animo mi ne rajtas”. La suno etendis supren la lastan malhel-rufan radion, per malhel-rufa lumo ekflamis la kandelo. Sur la teron descendis varma, julia vespero.

***

Estis ordinara nokto, nur eble iom sufoka, sed io maltrankviligis Timon, malhelpante kviete ekdormi. Poste li komprenis: sur la ĉielo videblis nek la luno, nek la steloj. Do, denove nuboj. Kaj la sufoko subite iĝis preskaŭ netolerebla. La tuta korpo de Tim pleniĝis per neklara antaŭsento, besta antaŭsento de tempesto. Kaj efektive, malproksima fulmorebrilo lumigis la ĉielon, en ĝia kurta terureta lumo la peza, malalta ĉielo ekŝajnis al Tim malhel-ruĝa. Malvasta strieto de la Vojo subpiede, fajreto de malgranda kandelo en la manoj, malhela senfina maro, kaj en ĝiaj ondoj, nun li sciis, - rondodanco de marvirinetoj kaj indiferentaj travideblaj fantomoj.
Nova fulmorebrilo lumigis la ĉielon kaj la maron. Poste Tim rimarkis kelkajn fajretojn en mara profundo, ili leviĝadis. Baldaŭ la ondo disiĝis kaj sur la surfacon leviĝis areto de mirindaj buntaj fiŝetoj, kun travideblaj, similaj je tre grandaj naĝiloj, flugiloj. Ili estis kelkdek, ĉiu surhavis bridon kaj selon kun tintiloj, surfrunte - ronda, simila flavan globon, lanterneto. Sur la fiŝoj rajdis maraj elfoj, malgrandaj hometoj en kostumoj el algoj, en pintaj spiralaj konkoj-ĉapetoj. Tiu hela kaj argabla vidaĵo pormomente delogis la junulon, forigis lian timon. Unu el elfoj apartiĝis de la areto kaj alflugis la Vojon.
- Ĉu Tim jam estas fantomo? - La elfo lasis la bridon kaj stariĝis en la selo, apoginte la manojn je la verdaj korpoflankoj kaj flankenklininte la kapon. Li kun intereso observis la junulon, kaj poste serioze konkludis: - He, ne, Tim tute ne estas fantomo. Tim tiom lumas per la vivo, ke eĉ doloras rigardi. - La elfo demetis la konkon-ĉapon kaj riverencis. - Kaj ĉu Tim scipovas flugi?
- Ne, ja mi estas homo, vi mem diris. Kaj de kie vi konas min?
- Inga diris pri vi. La elfoj leviĝis el sub akvo, ĉar ili timis tempeston, sed Inga iris laŭ la Vojo. La tempesto komenciĝis pli frue. Kaj unu elfo falis de la fiŝo. Inga levis lin, prenis en la manojn, ili ambaŭ saviĝis. Tiam la elfo demandis, kion li povas fari por danki ŝin, kaj Inga petis helpi al Tim, se li trafos en danĝeron.
- Tiu elfo estas vi, ĉu?
- Jes. Elfo helpos al Tim per konsilo. Baldaŭ estos tempesto, ĝuste en tiu ĉi loko ekturniĝos la akvo, estos akvokirlo, Tim devas fuĝi. - La elfo residiĝis en la selon kaj forimpetis en mallumon kune kun la aro de fiŝetoj. Novan fulmon akompanis fora obtuza ektondro, kaj nekomprenebla, preskaŭ neeltenebla timego plenigis la tutan korpon de Tim. Li ekkuris, apenaŭ distingante subpiede palan lumon de la Vojo, la vento flugis post li kaj pelis nigrajn ŝaŭmajn ondojn, kaj tie, supre portis ĉiam pli proksime al la Vojo ekflamantajn per elektra lumo ondojn. Nekutima por longa kuro, Tim baldaŭ perdis la spiron, en la maldekstra flanko io abomene pikis. Restis nur la sola: halti, rekapti spiron, kvankam perdi tempon.
Kia ajn saĝega, kia ajn forta vi estu, sed ekzistas unu timo, obtuza neklarigebla timo pri nesciata io, la timo el noktaj inkubsonĝoj. Kaj ĉiu estas senforta antaŭ ĝi. Kaj neniu povas defendi, neniu povas forpeli ĝin. Tiel, antaŭlonge, en la fora infaneco, la patrino sidis surrande de la lito de Tim, kantis lulkanton, penante savi la filon de la nokta Koŝmaro. Sed tiu ne deziris foriri, sidis en la angulo kaj montris siajn nigrajn dentojn, ne lasante sur sojlon eĉ unu helan penson. Tiam Tim unuafoje komprenis, ke envere li estas sola, kaj ĉiam li estos sola, kaj ĉiam surfunde de lia animo en angulo sidos Koŝmaro kaj montros siajn nigrajn dentojn.
Nova ektondro skuis la teron. La Vojo subpiede ektremis, malhelaj onderoj jam atingadis Timon. Sed multe pli malvarma kaj malica ol tiuj onderoj estis terura glaciiganta la animon penso: haltinte lastafoje, li metis la kandelon sur la Vojon. Kaj forgesis ĝin tie.
Koŝmaro en profundo de lia animo frotis la malvarmajn piedetojn kaj tuŝis per ili la kunpremiĝintan koron de Tim. Tim denove ekkuris, kolektinte la lastajn fortojn. Antaŭ la nebuliĝanta pro laco rigardo aperis varma, belega, la plej bona en la mondo fajreto, fajreto de la fora lumturo. “Dio mia, mi la unuan fojon en la vivo komprenis, kio estas lumturo”, - Tim ridetis kaj kun la lasta fortostreĉo larĝe malfermis la okulojn. La rufa lumo fluis internen, la glitaj piedetoj de Koŝmaro senhelpe malstreĉiĝis, ĝi ja ĉiam sciis, ke ĝi devas timi lumturojn. La koro varmiĝis, sed la fortoj perfidis. Tim jam perdis la konscion, kiam la malhelaj ondoj ŝiris lin de la Vojo kaj forportis en la maron.

***

“Nur ne esti fantomo de la Vojo”, - tio estis la unua penso, kun kiu vekiĝis Tim. La ĉirkaŭa nokto estis varma, velura, en la ĉielo tute hejmece briletis la steloj, ie deflanke fluis mola rufa lumo, la lumo de viva, tera fajro, la plej varma en la mondo. “Tamen nur ne esti fantomo de la Vojo…” Tim leviĝetis, pririgardis sian korpon. La korpo, kiel lia korpo, lia pantalono, ankoraŭ ies fremda svetero, sed ĉio viva, tute ne travidebla. Tim leviĝis, la korpo agrable ekdoloris, post longa kurado malstreĉiĝis la muskoloj. Li staris sur la luma makulo, sur la Vojo laŭ la maro. Antaŭe videblis bronza, punta, laŭaspekte antikva lanterno, post ĝiaj iom fulgiĝintaj vitroj brulis kandelo. Ĝuste al ĝi apartenis tiu mirakla rufa lumo. Ĉe la lanterno sidis virino ĉirkaŭ kvardekjara, minca, kvazaŭ knabino, pala, laca. Kun grandaj, preskaŭ lumantaj okuloj. Sur la kolo estis simpla silka tuketo kun desegnitaj edelvejsoj. Multaj virinoj en la urbo de Tim portis tiajn tuketojn. Tuj kiam ŝi ekvidis Timon, sur ŝiaj lipoj aperis rideto - tre bonkora, sed laca.
- Ĉu vi vekiĝis, karulĉjo? Preskaŭ diurnon dormis… Ĉu vi varmas, komfortas en svetero? Tage amiĉjo via alkuris, jen tion alportis. - Kaj ŝi etendis al Tim la kandelon, lian kandelon, la kandelon de la ŝipo kun oraj veloj. Tim kroĉiĝis al la kandelo per ambaŭ manoj, kaj ne havante fortojn elpremi el si eĉ unu vorton, malleviĝis, preskaŭ falis, apoginte la dorson je lanterno. Ĉio travivita lastanokte superis lin, kaj ĉirkaŭ duonhoron li ploris, ploregis, ferminte la vizaĝon per la manoj. La virino tuttempe sidis apude, etendante al li jen la naztukon, jen la pokalon kun akvo, jen penante kovri lin per io ankoraŭ, same mola kaj varma. Ŝi tuttempe paroladis, komence ordinarajn sensencajn konsolojn, poste, kiam Tim iom trankviliĝis, ekrakontis:
- Amiĉjo via, bona tia, bela knabo, kun okulvitroj, nur nervoza, delikata, se vi ankoraŭ revidos lin, zorgu pri li, ne lasu. Li venis tuj, post kiam la tempesto trankviliĝis… Do vi ne ploru plu, trinku akvon… Jen do li venis, tute malseka, la kandelon al mi donis. “Ĝi, li diris, estas de tiu junulo, kiu dormas, transdonu al li kaj diru, ke mi lin pro tio ne mal­estimas, nur ne komprenas, kaj ĉio”. Bona junulo.
- Ne kiel mi - malfortulo! - Tralarme grumblis Tim.
- Nu kial do vi tiel? - La voĉo de la virino kaj ŝia tono preskaŭ ne ŝanĝiĝis, ŝi parolis mallaŭte, trankvilige, karese, kvazaŭ Tim estus infano. - Mi ankaŭ nun vidas, ke vi estas tre forta, simple ankaŭ la forto estas por ĉiu sia propra. Do jen, mi donis al tiu junulo ion varman, teon verŝis, kaj li eksidis kaj ekrakontis al mi. Kaj pri sia vivo en la universitato. Li tie estas la plej bona studento! Kaj pri tio, kiel li la Vojon trovis, kaj kiel penadis ekkredi, ke ĝi ne ekzistas, sed ne sukcesis. Mi konsolis lin, kiel vin nun, kaj poste, kiam li estis foriranta, li diris: “Vi estas tro bonkora, tiel ne eblas, science pruvite”.
Tim deprenis, finfine, la manojn de la vizaĝo kaj levis la okulojn, la virino tremis, ŝiaj okuloj, grandaj kaj lacaj, brilis pro larmoj.
- Kial do vi? - Tim eĉ iom ektimis. - Ĉu pro tiu matematikisto? Ja ĉe li ajna aĵo estas “science pruvita”, kaj ke la Vojo ne ekzistas, sed ni ja sidas sur ĝi!
- Tamen ne, karulĉjo, en io li pravas. Vi dume kutimiĝu ĉi tie, kaj mi iros matenmanĝon prepari. Vi min ne atentu, simple nervoj maltrankvilas, - ŝi denove ridetis per la same elturmentita, sed bonkora rideto, leviĝis kaj iris ien en mallumon.
Tim ankoraŭ kelkajn minutojn sidis, sin apoginte al la lanterno. Koŝmaro, ŝajne, malaperis senspure, malaperis ankaŭ la firma sento de senfina soleco. Ja ekzistas tiaj homoj, kun kiuj estas varme, hele, kvazaŭ suneto lasis en ili sian lumon. Kiel bone, ke Tim renkontis tian virinon.
Poste li leviĝis kaj ĉirkaŭrigardis, sub la lanterno estis io simila al ĉambro, nur sen plafono kaj muroj - bunta tapiŝo, forno, sur kiu kontente fajfetis kupra teujo, ŝranko kun varmaj sveteroj, mola lito kaj buntaj helaj littolaĵoj. Tiaĵon sur la Vojo li renkontis ankoraŭ neniam, tiu neatendita hejmeca komforto ŝajnis mirakla kaj netera, kiel ankaŭ la zorgemo de tiu virino. “Se ŝi savis min de la tempesto, vestis min, regalis per teo, do, mi tion meritas, do, mi estas ne plena malfortulo. Se ŝi konservis por mi la kandelon, do en la kandelo estas nenio malbona… Sed, de alia flanko, ja ŝi regalis per teo ankaŭ la matematikiston, tiun stultulon, ĉe kiu ĉio estas science pruvita, kaj, verŝajne, multajn aliajn. Kaj kun ĉiuj ŝi estis same… bonkora… la sama… do por ŝi ne estas diferenco. Kaj ne min ŝi komprenas kaj kompatas… Sed mi ja estas tamen sola”. Malgraŭ la varma svetero, Tim denove frostis.
- Hej, pri kio vi enpensiĝis? - demandis sonora knabina voĉo. Tim rerigardis, ĝuste tiel: knabino kun du harplektaĵetoj, en ĉemizo kaj ŝirita ĵinso, ridinda. Tamen ŝi sidis en kaĝo, la kaĝo pendis surĉene nemalproksime de la lanterno. Suicidulo, ankoraŭ unu fantomo de la Vojo.
- Vi estas beleta, simpatia. Mian amikon similas, - ŝi ekridis, nervoze kaj malagrable.
- Kion vi volas?
- Nu… Mi por li kantojn verkis kaj gitarludis vespere, sed li min lasis. Mi ĉi tien alkuris larmokovrita. Tiu, Sanktulino, ĉiam kompatis min, trankviligis, diradis, ke li ne meritis min. Kaj poste ankaŭ li estis alportita ĉi tien. Ŝi ne sciis, ke tiu estas li, aŭskultis lin. Sed mi subaŭskultis. Eĉ ne unu bonan vorton pri mi li diris. Nu, kaj mi saltis en la maron. Por kio mi bezonu la Vojon, se la homo, kun kiu mi iris laŭ ĝi, eĉ ne konas min, mi jam ne petas, ke li komprenu!
- Sed ĉu pri la virino, kiel vi ŝin nomis, “Sanktulino”, vi ne pensis?
- Ŝi ja vere estas sanktulino, ŝi ĉion komprenos, ne maltrankvilu pri ŝi, - tiuj vortoj terure ne plaĉis al Tim, ne endis tiel paroli. Sed Tim staris sur la Vojo laŭ la maro, kie nenio okazadas simple tiel. Kun malagrabla klareco Tim rememoris, kiel li mem parolis kaj diris, ekzemple, pri Mari: “Ŝi estas bonkora, ŝi pardonos, se mi kaŭzos por ŝi doloron. Do, eblas”.
- Ĉu vi denove enpensiĝis? Ne, vi tute ne similas al li. Li estis gaja, babilema. Kiel ja mi amas lin! - Ne, tio jam iĝis netolerebla. “Oni tiel ne diras pri la homoj, kiujn amas, ĉu? Sed kiel oni diras? Do neniel, neniu iun amas! Ĉio ĉi estas deliraĵo, ĉiu homo estas soleca, tute sola”.
- Mia kandeleto estingiĝis, mi frostas. - Tim morne levis la kapon, rigardis al la ridetanta knabino kaj prenis el ŝia travidebla mano kandelon. Ankoraŭ unu animon ligi kun la sia. Subite Tim dolore ekkriis kaj ĵetis la kandelon reen en la kaĝon. La brusto reeĥis per malica, netolerebla doloro. La knabino stride ekridis.
- Mi scias-scias, vi provas fordoni peceton de via animo la duan fojon. Sciu, amiĉjo, nur la unuan fojon estas nedolore ekami, ĝis vi ne scias disiĝon kaj perfidon.
- Mi ne havas kialon ami vin, ne estas pro kio! - kolere rebatis Tim.

***

- Ŝako, - la vica fantomo, maljuniĝanta viro kun monotona voĉo, sidis apud la forno kaj ŝakludis kun si mem.
- Ĉu ne estas enue tiel? - Tim venis al li, paroli kun la knabino el la kaĝo li ne plu volis.
- Mato. Enue, nigraj figuroj, blankaj figuroj, nigra, blanka, nigra, blanka…
- Sed ĉu vi ne havas kun kiu ludi?
- Mi ne ŝatas ludi kun aliaj. Frue aŭ malfrue vi malgajnos, sed ĉe mi mem mi ĉiam gajnas.
- Jes, tion ne eblas refuti. Sed vi ja ankaŭ malgajnas al vi ĉiam, - Tim ekde infaneco ŝatis diskuti.
- Gajno kontraŭ malgajno - rezultiĝas nula partio. Komprenu, knabo, dum la homo solas, dum li ludas kun si mem, li ne povas malgajni.
- Tion mi jam komprenis, - respondis Tim. - Sed kial vi ne irus ien?
- Por kio? Sanktulino jam kuiras por mi matenmanĝon. Se ankoraŭ io estos bezonata, ŝi ankaŭ faros.
Tim intencis koleriĝi je tiuj vortoj, sed kaptis sin ĉe la penso, ke ankaŭ li atendas matenmanĝon kaj okupiĝas pri senenhava babilado. La humoro impete malboniĝis.
- Ne malhelpu al li ludi, venu ĉi tien! - En la malhela - estis ankoraŭ nokto - maro, suprenlevante malvarmajn akverojn, mallerte naĝadis junulo en marista ĉemizo kaj kun multtagaj stoplaj haroj sur krudhaŭtaj vangoj. Timon maltrankviligis tio, ke la fantomo ne eliris el akvo, Tim penadis kapti lian rigardon. Jes, estas tiel, li havas malplenajn okulojn. La fantomo, kiu cedis, samkiel blankaj ombroj komence de la Vojo, samkiel Mari.
- Kion vi ĉi tie faras? Kial tiom malproksime de komenco de la Vojo?
- Mi simple iris, kiel ĉiuj. Min turmentis terura soifo kaj varmego. Sanktulino donis al mi malvarman bieron, kaj donadis ĉiutage, do mi decidis resti ĉi tie. Poste la biero finiĝis, kaj mi decidis, kiucele mi bezonas tian Vojon, kaj jen mi estas ĉi tie. Ĉi tie estas bonege, plonĝu ĉi tien! Aŭ vi malfortas? Tim rememoris blankan rondodancon, malvar­majn lumojn, palajn marvirinetojn - kaj teruriĝinte formoviĝis.
- Kio okazis, karulĉjo? - La agrabla trankviliga voĉo de Sanktulino eksonis post la dorso. Ŝi staris antaŭ la kaĝo, metinte sur la Vojon pleton kun matenmanĝo.
- Knabinjo mia, via kandeleto estingiĝis, donu ĝin al mi.
Ŝi portis la kandelon al sia brusto, kaj ŝia tuta minca korpo ektremis pro netolerebla doloro. Jen pro kio estas ŝia paleco kaj nervozeco.
- Ankaŭ la mia estingiĝis, - la viro leviĝis de post la ŝaka tablo, io malagrabla, avida glitis en lia vizaĝo.
- Por mi lumon, kaj bieron, ĉu vi aŭdas? - la fantomo kun krudhaŭta vizaĝo alnaĝis preskaŭ al la Vojo mem.
- Kaj al mi!
- Lumon!
- Varmon!
- Donu al mi!
De ĉiuj flankoj, de la nokta malhelo, ĉirkaŭanta la lanternon, eliradis duonfantomoj kun ankoraŭ vivaj, malicaj, avidaj rigardoj. La nokta maro ekbrilis deinterne per pale-blua lumo, la blankaj, preskaŭ mortaj ombroj kun bluaj lanternoj leviĝadis el-sub akvo, alnaĝadis al la Vojo mem.
- Amon!
- Lumon!
- Varmon!
- Jes, jes, povraj vi miaj, povraj, tuj, - Sanktulino prenadis kandelon post kandelo, tuta ŝi tremis, ĉiufoje doloro pli kaj pli forte skuigis ŝian korpon. - Ne timu, por ĉiu sufiĉos mia amo, por ĉiu sufiĉos mia varmo. La stuporo pasis, Tim ekkuregis, nur li ne haltu, nur ne rerigardu, ne vidu, kiel eta, malforta lanterno provas ĉirkaŭi per sia kara, febla varma lumo la tutan tiun obskuran, blindan, senkompatan en sia nescio mondon!
- Neniun el ili vi savis, Sanktulino, - krias Tim en ĉirkaŭintan lin netravideblan mallumon. - Kiel ajn vi ĉirkaŭu ilin per via lumo, la lumo estas tro travidebla por vidi ĝin. Ili iĝis nur pli malfortaj pro via lumo. Ili vin ne komprenis, vi ilin ne savis. Neniu iun kaj iam komprenos kaj savos. Ni ĉiuj estas solaj, ĉiuj!
Antaŭe, tute apude, sur la lumanta strio de la Vojo, montrante nigrajn akrajn dentojn, sidis Koŝmaro. Ĝi etendiĝis, rektigis la glitajn piedojn kaj kun tranĉanta aŭdon fajfo blovis en la flankon de Tim. Pro tiu elspiro la dorson de Tim tuŝis frido. Koŝmaro montris la dentojn kaj siblis, festante la venkon, ĉirkaŭe estis mallume, ĉe horizonto tremis fulmrebriloj, la Vojo estis mallarĝa, efemera strieto de lumo, kaj neniu iun savos.
Kaj subite Tim kaptis sin ĉe la penso, ke por li estas tutegale. Antaŭ li sidis ne la nesciata teruro, sed la same soleca estaĵo, kiu pie deziris lian, de Tim, animon. Ĉiu homo, kiu iras laŭ la Vojo, same bezonas ĝin, la animon, nur tiun bezonon oni nomas amo. Jen la tuta diferenco.
- Nu kial vi rikanas? Ĉu vi memoras, kiel vi unuafoje aperis, kiel vi sidis en la angulo de la infanĉambro? Mi tiam unuafoje ektimis, ke mi estas sola. Mi ĉiam atendis, la tutan vivon, ke oni min kaŝos de vi, en varma brakumo, en rufa lumo, sed vi daŭre sidis en angulo, ĉu vi memoras?
Koŝmaro denove provis minace sibli, sed ĉi-foje rezultiĝis mizere.
- Kaj nun mi komprenis, ke tiu timo estas sola vero en la mondo. Mi estas sola, kaj neniu sukcesos plenigi mian animon per rufa lumo de mara lumturo. Tiu lumo estas nur momenta ĝojo, post tago ĝi estingiĝas - kaj fino. Kaj vi mian animon ne forprenos, kiel ajn vi volus. Ankaŭ vi estas por ĉiam sola. Kaj neniu al vi helpos. Kaj nun iru for.
Tim ankoraŭ nelonge staris, rigardante, kiel pleniĝas per malpleno la malicaj ruĝaj okuloj, kiel la lumo de la Vojo solviĝas sub la glitaj piedoj, kiel malleviĝas en la ondojn, iĝas travidebla kaj tute ne timiga la lasta en la mondo estaĵo, pri kiu Tim pensis, ke ĝi restos apud li por ĉiam. Tim sentis sin kiel neniam forta. Nun li atingos finon de la vojo, tutsola, nepre atingos.

***

La Vojo gvidis laŭlonge de la bordo. Malsupre, tra la helblua, sparkanta subsune onda surfaco, flavis sablo, ankaŭ la bordo je kelkaj metroj apude, estis sabla, flava, ĝojplena. Kaj la suno ludis ĝoje. Tim sentis sin preskaŭ same, kiel en la unua mateno, mateno kun oraj veloj. Tamen nun ne necesis kuri, ne estis maltrankvilo, ne estis tiu sentima feliĉo, nur la trankvilo, absoluta certeco pri si mem, venkinta Koŝmaron, akceptinta solecon. Ĝisgenue en akvo ĉe la Vojo staris enpensiĝinta junulo en blanka punta ĉemizo. Antaŭ ol proksimiĝi, Tim kaptis lian rigardon, kunpuŝiĝi kun fantomoj kun malplenaj okuloj li ne volis. Sed la okuloj de la junulo estis vivaj, nur iom pensemaj. En la manoj li tenis malsekan sablon, miksitan kun diverskoloraj konkoj.
- Ĉu ankaŭ vi estas artisto? - Li kurioze rigardis al Tim.
- Ne, kial vi tion decidis?
- Vidu, ekzistas homoj, kiuj simple vivas, ne pensas, ne kredas, konsideras la okazantan ĉirkaŭ si devio de realeco. Ili ne trairas la unuan pordon. La aliaj kredas: je amo, amikeco, interhelpo, scipovo fari bonon, ebleco ricevi bonon… Ili restas tie, kun Sanktulino, kiel fantomoj. Kaj vi, do, havas ankoraŭ ion?
- Kaj vi?
- Mi estas artisto. Mi decidis, ke se en la mondo io ne ekzistas, mi povas krei ĝin. Ĉu vi vidas la kastelon el sablo sur la bordo?
La kastelo efektive estis belega, je du homaltoj, kun dek du turetoj, ĉiun el kiuj kronis tegmento, kiel per tegolo kovrita per ruĝaj konkoj.
- Kaj efektive, tre bela, ankaŭ mi iam volis iĝi artisto.
- Ĝi estas nur kastelo. Foje mi skulptis el sablo junulinon, kun kiu mi neniam estus soleca. Mi forpermesis ŝin. Mi donis al ŝi kandelon de mia animo, por ŝi povu vivi, kaj forpermesis. Ja la homo devas iom resti sola, por kompreni, ke li volas esti kun iu. Ŝi ne revenis. Do je kio kredas vi?
- Je tio, ke la Vojo havas finon, kaj je tio, ke ĝi atendas min, nur min.
- Li kaj Inga.
La artisto ridetis.
- Ĉu vi konas ŝin?
- Ho, jes. Ŝi desegnis tiun ĉi kastelon, kaj mi ĝin skulptis, ni longe ĝuis sunsubiron, kaj poste dancis rokenrolon sub pluvo. Du stultuloj, sciantaj, ke neniu iam iun komprenos, sed tamen kuraĝintaj fordoni al iu siajn animojn senreste. Mi kaj ŝi povus esti feliĉaj kune, sed ŝi ĉiam rigardis malantaŭen, atendis, ke vi venos. Sed mi rigardis antaŭen kaj atendis, ke revenos mia Lejla.
- Sed nek mi, nek Lejla tion rimarkis, kiel oni ne rimarkas lanternan lumon, kiel oni ne rimarkas la doloron de Sanktulino.
- Sed mi konstruis por Lejla kastelon, kaj Inga kreis por vi ŝipon kun oraj veloj. Mi kaj ŝi estas artistoj, ni havas aliajn kriteriojn, Tim.
- Jes, vi povas krei tion, kio ne ekzistas. Sed mi atingos la limon de tio, kio ekzistas, ĝis mondorando, descendos post tiun randon.
- Ĉiu homo estas artisto, kreanta tion, kio ne ekzistas, Tim. Tial la mondo ne havas randon.
- Mi iru, - Tim ne ŝatis tiajn parolojn. Kaj tiajn malfortulojn, ili ne pli bonas ol suiciduloj. Kaj se Inga ligiĝis kun tiaulo, do ne multon ŝi valoras.
- Iru. Saluton al Inga. Kaj… se vi hazarde renkontos Lejlan, diru, ke mi ĉiam atendos ŝin.


***

La suno gaje ludis sur la ondoj, tra la travideblaj ondoj flavis la fundo. Tim paŝis antaŭen plena de forta, ĝoja certeco pri sia praveco. Eblas eĉ renkonti neniun plu, li ĉion komprenis kaj ĉion scias. Eble nur du knabinojn trovi, pro scivolemo. Unun el ili li jam vidis, ŝi staris sur la Vojo, kruciginte la manojn surbruste. Sunbruniĝinta haŭto, helaj haroj, flava robo, nenature grandaj brunaj okuloj. Knabino, farita el sablo de ĉiuj specoj kaj kolornuancoj.
- Ĉu Lejla?
Ŝi kapjesis.
- Tie oni vin tre atendas.
- Mi ne iros tien, - ŝi tremis kaj kurbigis la ŝultrojn.
Tim demetis la sveteron de Sanktulino kaj etendis al la knabino.
- Dankon, sed mi ne bezonas. Mi ne frostas, mi simple mortas.
- Kion do vi diras, ĉu ankaŭ vi ne kredas la Vojon?
- Mi kredas, simple la kreaĵo ne povas longe vivi sen la artisto, la kreaĵo bezonas multe pli da lumo. Jen mi tenas la kandelon de lia vivo, sed ĝi ekestingiĝas…
- Revenu al li, estas nemalproksime, ĉu vi volas, ke mi akompanu?
- Mi ne revenos. Li estas mia Dio, ĉar li kreis min. Kia ajn belega mi estu, kion ajn mi faru, mi por ĉiam restos nur lia kreaĵo, nur lia parto. Li neniam estos feliĉa kun mi. Mi estos kun li, sed li sentos nur solecon.
- Kiel ĉiam.
- Mi ne scias, kiel ĉiam.
Kaj ŝi denove kunpremiĝis, kvazaŭ pro malvarmo.
Tiam Tim prenis ŝian kandelon. Furioza doloro ŝiris lian korpon. La kandelo ekflamis. “Lastafoje, - pensis Tim, - lasta tributo por tiuj, kiuj kredas je io krom soleco”.
La bordo jam malproksimis, kaj la maro iĝis malhelblua. Antaŭe, sur la Vojo, videblis io malhela. Veninte pli proksimen, Tim komprenis, ke tio estas la dua pordo. “Fermu la okulojn, rememoru la Vojon kaj diru, kion vi komprenis pri ĝi, trairinte ĝian duan parton”.
- Ĉiu homo estas absolute soleca. Neniu iun kaj iam komprenos. Neniu iun kaj iam helpos. Ĉu vi fordonos al iu la tutan animon aŭ dividos ĝin je mil partoj, por la tuta vivo vi restos sola. Eĉ se tiu, kiun vi amas, estas elpensita de vi, li tutegale ne komprenos vin. Tio estas por la tuta vivo. Ĝuste tio estas la libero. Ĝuste tio estas la feliĉo.
La pordo knaretis kaj malrapide, malgaje malfermiĝis.

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: