Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Ĉapitro 3

Inga staris, fermetinte la okulojn kaj submetinte la vizaĝon, jam sen tio ventharditan, al la helaj sunaj radioj. La vento flirtigis la malhelrufajn krispajn harojn kaj leĝeran grizan robon. Tim rekonis ŝin ankoraŭ demalproksime, kaj apenaŭ ne ekkredis, ke post la vivo estis ankoraŭ unu vivo: tiel bone li konis ŝian mincan figureton, infanan vizaĝon, la kutimon teni la kapon iom flanke kaj kaŝi la poleksojn en poŝojn de la robo. Li mem ne sukcesis kompreni, kiel ĉiuj ĉi pensoj venis lian kapon, ja li imagis ŝin tute alia, adolta, forta, enpensiĝema. Sed antaŭ li estis ridinda rufa knabinjo, kortuŝa knabinjo, kiun li jam longe-delonge konis.

Dum Tim pelis de si ĉiujn ĉi pensojn, ŝajnintajn al li tute fremdaj, Inga, ŝirminte la okulojn per sun­bruniĝinta maneto, turnis la kapon kaj kun ĝoja ekkrio sin ĵetis al la kolo de Tim. Tim ne moviĝis, ne por tio li ĉi tien iris, li bezonas la finon de la Vojo kaj ke neniu lin haltigu dumire. Sed Inga faris paŝon malantaŭen, tenante Timon je la ŝultroj, kaj longe, ridetante, rigardis rekte en liajn okulojn. La suno ludis en ŝiaj bukloj, al Tim subite ekŝajnis, ke ĝi ludis iel speciale, kvazaŭ la suno amis Ingan, ŝatis ludi per siaj mincaj radioj en ŝiaj haroj.
- Vi estas bela, Tim.
- Sed ĉu vi ne sciis, kia mi estas, sendante al mi la ŝipeton kun via animo?
- Mi sciis, certe, stulteta vi, mi simple ĝojas. Kiel mi ne sciu, ja mi ĉiutage vidas vin jam dum multaj tagoj per la plej atenta en la mondo rigardo, la rigardo de mia animo. Sed tiam mi ne povis jen tiel tuŝi vin, - kaj ŝi glatumis la ŝultron de Tim.
- Do, vi scias ankaŭ tion, ke mi jam delonge iras ne al vi. Tim subite ekvolis esti senkoncerna kaj severa. Inga estis tro fidema, tro aminda kaj juna, por ke li iru laŭ la Vojo kune kun ŝi, sciante, ke en la mondo estas nenio, krom soleco. Tio estus trompo, tio estus malnobla.
- Kiel do vi povus iri al mi, stultuleto? Vi ja unuafoje en la vivo min vidas, - Inga ridetis simple, infanece kaj, preninte Timon je la mano, malrapide ekiris antaŭen.
Ankaŭ la vento amis ŝin, glatumis ŝiajn harojn, levadis kaj mallevadis leĝerajn robofaldojn, kaj la Vojo brilis pli hele, kvazaŭ ĝi estis fandita el hela oro, sed ne glitis surakve kiel lumreflektaĵo. Enaere flugetis rufa papilio, gasto de la ankoraŭ proksima bordo. Inga ridetis kaj suprenetendis la malfermitan polmon. La papilio malleviĝis sur ĝin kaj kunfaldis la buntajn flugilojn.

***

- Sed vi ja trairis tiun ĉi Vojon, same kiel mi. Ĉu vi nenion komprenis, Inga?
- Ĉu pri tio, ke ĉiu el ni estas soleca? Mi komprenis.
- Por kio mi bezonatas por vi, Inga?
La vizaĝo de la junulino pormomente iĝis serioza, eĉ adolta.
- Survoje estas multo, pri kio vi ne scias. Vi ne observis, kien forflugis la drako, sed li direktis sin al Avalono, rifuĝejo de la plej noblaj en la mondo animoj kaj feaj estaĵoj. Vi iris apud Avalono, eterne verda kaj enigma, ĝi rigardis al vi el nebulo, kaj flugilhavaj elfoj ludis fifrete sian ĉarmigan melodion, sed vi ĝin ne ekaŭdis.
Tim rigardis al Inga sendeturne, konsternita de tio, kiel povas ŝanĝiĝi la homa vizaĝo. Nun ĝi estis tute adolta, eĉ iom severa. Ŝi eksimilis sorĉistinon el antikvaj fabeloj, ĝi lumis elintere, kaj tiu lumo timigis kaj prisorĉis Timon.
- Vi kutimiĝis vidi nur fantomojn kaj vivantojn, lumon kaj mallumon, “jes”-on kaj “ne”-on…
- Duonnuancoj estas malfortaj, ne pli, mi opinias, ke ĉio devas esti ĝisfina aŭ entute ne esti.
- Mi ne pri tio, nek vi, nek mi iam povos akcepti duonnuancojn. Simple, krom lumo kaj mallumo, krom vivo kaj morto ekzistas ankoraŭ unu forto, egala al ili.
- Kiu forto ĝi estas?
- Fabelo, - kaj sekundon post tiuj vortoj Inga denove iĝis si mem, ridetis kaj, lasinte la manon de Tim, ekkuregis antaŭen, poste haltis kaj atendis lin.
- Vi mokas min, ĉu, sorĉistino? - Tim unuafoje dum tiu tago ridetis.
- Ne, simple mi ŝatas kuradi kaj terure ne ŝatas longe resti serioza, mi ja estas malgranda, kvankam sorĉistino, al mi mankas fortoj.
- Vi ja ne respondis, Inga. Kiucele vi min bezonas?
- La vivo havas tri cirklojn. La dua estas tiu, kie vivas ĉiuj ni. Naskiĝas, mortas, denove naskiĝas. Ĝis ni trovas tion, kiucele ni venis, kaj tiun, kies animo kuniĝos kun la nia en unu stelon. Poste ni trafas en la trian cirklon, paradizon, sed tien, tamen, ankoraŭ fruas. Ekzistas ankoraŭ la unua cirklo. Abismo. Tie loĝas Dio kaj per betula vergo pelas sur la teron la animojn kaj ĉion, kio estas destinita. Reveni tien povas nur du animoj. Por iĝi unu stelo.
- Sed por kio vi bezonas tiun stelon?
- Por kompreni la lastan en la vivo, kion mi ne komprenas. Kaj por la aliaj kompenu.
- Do kio ĝi estas? Ĉu la soleco ne estas la lasta?
- Ne, mi volas kompreni ĉion kaj nenion.
Tim ne komprenis, sed ne plu demandadis, nun li mem prenis la manon de Inga. Kaj nun al li ekŝaj­nis, ke se li povus forgesi pri ĉio, kion li komprenis nun, li travivus apud Inga longan kaj bonan vivon, tiom bonan, kiom bona povas esti la vivo de tiu, kiu neniam konis la Vojon laŭ la maro. Li haltis kaj haltigis ŝin, li longe rigardis al ŝi, direktinte la rigardon al la peceto de la lunŝtono, pendanta sur la kolo. Metiista ŝtono, pala blank-blueta kristalo, per ia mirakla maniero koloriganta la trairantan tra ĝi lumon je la rozkolora. Ankaŭ ĝin li ĉiam konis kaj amis. Tim venis al Inga kaj dronis vizaĝe en ŝia rufa hararo.
- Bedaŭrinde, ke mi venis tiom malfrue. - Diris li. - Ankoraŭ iom pli frue mi povus trompi min.
- Ankaŭ nun vi tion faras. Vi timas diri “jes”, por ne ŝanceli vian kredon je soleco. Vi jam ne diras “ne”. Kio estas la nuancoj, kiujn vi ne komprenas? Li levis la kapon, ŝi rigardis al li tute serioze, kaj la ŝtono ĵetis tenere-rozan lumon al ŝia haŭto. Tim ankoraŭ kelkajn sekundojn hezitis. Poste al li ekŝajnis, ke la aero mem ĉirkaŭ ŝia figuro estis penetrita de lumo kaj varmo.
- La mondo mem amas vin, Inga. La mondo mem ne pardonos min. Sed, dirante tiujn vortojn, Tim jam estis malliganta la zonon de la griza robo.
- Inga, mi komprenas, kion vi konsideras, parolante pri fabelo. Kaj ili malleviĝis sur la Vojon. Iom da tempo Tim ankoraŭ vidis kaj aŭdis la mondon, kaj poste ĉio kunfandiĝis en unu helan sunan nebulon.

***

Tim kuŝis sur la Vojo, preminte Ingan al si, kaj rigardis, kiel flaviĝas kaj malleviĝas en molan ho­rizonton la lanugeca suno. Fabelo estas, kiam vi kredas ion, sciante, ke ĝi ne ekzistas kaj ne povas ekzisti. Tim ĉiam opiniis tion malfortaĵo, sed nun li komprenis, ke li eraris.
- Vi ne kredas je soleco, ĉu, Inga?
- Kial do, mi kredas. Foje vi komprenas, ke neniu iam komprenos vin kaj helpos vin. Ĝuste akcepto de tio estas libero, pri kiu oni tiom multe parolas.
- Do kial vi atendis min?
- Ĉar kaj la soleco, kaj la libero apartenas al tempo. Vidu, subite, irante laŭ la Vojo, vi ekvolos, ke mi ĉiam estu kun vi, komprenu vin, protektu de soleco. Sed iam tio finiĝos. Ni kverelos, disiĝos, ĉesos kompreni unu la alian.
- Jes, certe, ĝuste tial mi petas vin, ne provu reteni min.
- Mi promesas. Jen do, jen do, tiel okazos pro tio, ke la tempo estas tempo, en la tempo ĉio finiĝas. Sed ekzistas ankoraŭ ankaŭ eterneco, kie la frazo “mi amos vin ĉiam” por ĉiam restos vero. Ĉar ĝi estis vero en tiu sekundo, kiam ĝi estis eldirita.
- Aŭdu, sed ja envere, ajna vero ekzistas nur tiusekunde, kiam ĝi estas eldirita.
- Sed en tiu sekundo ĝi por ĉiam restos vero. Komprenu, Tim, se el la tuta animo forlasi iun momenton, ne provante ligi ĝin al la pasinto, ne ser­ĉante por ĝi estonton, do ekde nun kaj por ĉiam ĝi apartenos al eterneco. Kaj forirante de la tero, ĝi desegnos sian vojeton sur la maro.
La suno subiris, lasinte rozkoloran strieton sur la horizonto. “Ĝuste tia momento estas fabelo, - pensis Tim. - Mi foriros, sed nun ĝi daŭras, kaj al mi estas bone. Kaj, povas esti, akcepti tiun momenton inter la soleco, kiu inundas la tutan mondon, estas la plej komplika, kio ekzistas en la mondo, sed ĝi tion valoras”. Kaj li pli forte brakumis Ingan. Inga estis ekdormanta.

***

Pluvetnebulo kovris la ĉielon kaj la maron, la gutoj estis nerimarkeblaj, kiel vaporo, sed baldaŭ la vestoj humidiĝis, kaj iĝis malvarme. Oni volis bordon, lignofajron, iom da varma rufa lumo. Kaj tiam Tim rigardis al Inga, al ŝia fajra hararo, priŝutita per etaj brilantaj gutetoj. Ekde la hieraŭa vespero li rememoris nek pri la fino de la Vojo, nek pri la soleco, li simple ie profunde de la animo memoris, ke tiu ĉi Vojo, pluvo, lia Inga estas nur momento, kiun li tuj-tuj devos forlasi, forlasi en eternecon. Sed la sento de tio, ke tiu momento dume daŭras, plenigis Timon per la forgesita infana paco, ĝojo de la hodiaŭa tago. Al li plaĉis spiri, plaĉis iri, plaĉis la pluvo, simila al vaporo, kaj la maro, droninta en tiu pluvo. La mondo subite perdis siajn sekretojn kaj sencojn, ĝi iĝis simpla, malgranda, komforta. Tim, Inga kaj pluvo, plu nenio estis en la mondo, kaj nenion pli li bezonis. Tim netolereble volis rakonti al ŝi pri tio, sed nun ne tempis. Inga tuta kvazaŭ lumis, la vaste malfermitaj okuloj rigardis al la ĉielo kun tia espero, ke mem la ĉielo heliĝis sub ilia rigardo, kaj la gutetoj sur la haroj rebrilis, kvazaŭ en ĉiu dormetis eta ĉielarko. Povas esti, same aspektos li, Tim, kiam li atingos finon de la Vojo, povas esti, ĉiu homo, kies plej sekreta revo jen-jen plenumiĝos, aspektas same. Povas esti. Sed tamen tiu mondo amas Ingan, tiel simple, tiel sincere, la pluvnebulo disiĝas antaŭ ŝi, rebrilas la blanke-blueta ŝtoneto sur la kolo, respegulante molan rozan lumon al la brusto, al la pensema vizaĝo.
- Jen, - Inga prenas Timon je la mano kaj montras antaŭen. Iom flanke de la Vojo pendas nubo de blanka, preskaŭ netravidebla nebulo. - Tie, en la nebulo, estas tero, kaj en ĝi - Abismo. Ja vi iros kun mi, ĉu vere, Tim?
- Inga… Vi povas konsideri min timulo, sed ĉu vi certas, ke ni povas tiel, simple foriri de la Vojo? Ke la Vojo ne konsideros tion fuĝo, ke ni morgaŭ ne pendos ĉi tie en kaĝoj kaj petados la preterpasantojn doni al ni iom da lumo?
- Stulta, - Inga parolis ne returniĝante, ensorĉite rigardante al la nebula nubo. - Vi tiom delonge iras, sed tamen ne komprenis la ĉefan. La Vojo ne estas rekta linio, desegnita sur la maro. La Vojo estas spuro de la ŝipo de dioj. La Vojo estas viva, kaj se en la mondo estas la loko, kiun vi devas viziti, la afero, kiun vi devas fari, la Vojo ne preteros ĝin.
Kaj efektive la flaveta diafana lumo de la Vojo moviĝetis antaŭen kaj dividiĝis je du partoj: granda vojo kaj apenaŭ videbla mallarĝa padeto - vojo al enigma insulo. La koro de Tim dolore pikis:
- Sed ja tiel okazos, Inga. La vojo disduiĝis, vi iros viaflanken, serĉi fabelon, sed mi iros miadirekten, por atingi la finon.
- Se tio estas via vero, Tim, do tiel okazos. Mia vero estas alia. Eble, mi sukcesos montri ĝin al vi. Hodiaŭ mi ekvidos la Abismon, kaj nokte okazos luna eklipso. Kaj poste, kiam la luno reviviĝos, mi iĝos pli forta, ja mi estas sorĉistino, la luno helpas al mi. Kaj tiam vi komprenos mian veron.
- Vi promesis ne reteni min.
- Pardonu, mi simple tre volas, ke vi tion komprenu.
Ili venis proksimen al la nebulo, kaj, paŝinte en ĝin, Tim apenaŭ ne perdis konsciencon.
Samtempe li eksentis milon da odoroj, ekaŭdis milon da sonoj, kaj ĉiu el ili elvokis en lia animo rememorojn. Kelkajn karajn kaj helajn, la aliajn hontindajn kaj malicajn. Estis ankaŭ tio, pri kio Tim ĝenerale ne volis rememori. Ili tiom multis, ke la menso malheliĝis kaj la fortoj forlasis lin. Apogante sin je la ŝultro de Inga, li eliris el la nebulo.
- Ne timu, - Inga sidigis lin sur la teron, kaj li subite eksentis interne strangan, agrablan malplenon, ĉiuj rememoroj malaperis, bildoj estingiĝis, sonoj silentiĝis. - Tio estis nebulo de la memoro. Nun vi memoros nur tion, kion indas memori. Nur tion, kio efektive gravas.
Tim ĉirkaŭrigardis. Li sidis en densa herbaro, super li hele brilis la suno, reflektiĝante en roseroj, lumigante stretajn rojojn, kampojn el tenere-siringaj kampanuloj, arbustojn, sur kiuj grose maturiĝis rubusberoj. Kaj sur ĉio ĉi kuŝis ia jam tute netera paco.
- Ĉi tie eblas ripozi, sed nur iom. Vi povas ĝui ĉion, kio estas ĉi tie, sed kredi tion ne indas. - Inga sidiĝis apud Tim kaj etendis al li kelkajn sukoplenajn nigrajn berojn. Ŝian hararon jam ornamis la krono el kampanuloj, kaj al Tim pormomente ekŝajnis, ke la kampanuloj sonoras. - Vidu, ĉi tie vivas respegulaĵoj, respegulaĵoj de ĉiu el tri cirkloj. Tiu ĉi estas la lasta, tial ĉi tie estas tiel trankvile kaj silente. Sed tamen, tio ne estas paradizo, Tim, nur ĝia reflektaĵo. Kredu al ĝi - kaj vi estos fantomo de la Vojo, dancanta kun marvirinetoj.
- Tiam ni iru, aliokaze al mi ekplaĉos ĉi tie.
- Apenaŭ, - Inga ridetis. - Vi estas tro sentema kaj tre rapide rimarkus, ke envere ĉi tie estas mallume, ke post tiu ĉi valo komenciĝas mondorando kaj ĉiu ĝia rojeto estas nenio alia, sed la fendo, interne de kiu dormetas praa Malpleno.
Kaj kvazaŭ konfirmante la vortojn de Inga, la aero subite iĝis malagrable malvarma. Io ekblovis en la dorson de Tim, kaj lin kaptis glacia frido. Konata sento. Tim returnis la kapon. El-post la momente sekiĝinta kaj flaviĝinta arbusto, prilekante nigrajn dentojn, elrampadis Koŝmaro.
- Denove vi! De kie vi estas ĉi tie? Ja vi dronis, vi estas fantomo, vi ne ekzistas, - Tim penadis reteni malvarman tremon.
- Ni simple foriru de ĉi tie, Tim. Iu ajn nokta koŝmaro, iu ajn senkonscia timo estas parto de ĝuste tiu praa Malpleno, kiu spiras ĉi tie el ĉiu direkto. Ĝi estas timinda nur tiam, kiam ĝi dormas interne de vi. Nun ĝi estas ĉirkaŭe, sed nek en vi, nek en mi plu restis loko por ĝi.
Koŝmaro rampis ankoraŭ kelkajn metrojn, lasante post si bruligitan sekan herbaron, poste malleviĝis en la rojon kaj malaperis en ĝi.
La kampo subite malaperis, ili iris tra pina arbaro, pasis ne pli ol kvin minutoj, sed tri rozkoloraj sunsubiroj jam finbrulis super ili kaj trifoje leviĝis kaj subiris la flava luno. Post ĉiu arbo, kiun ili preteriris, tumultis blankaj ombroj.
Jen gnomoj kun verdaj ĉapetoj elprenas trezorojn, kaŝitajn en la tero, - ruĝajn rubenojn, en kiuj brilas la sunsubiro, malhelajn, mortajn, kiel nokto, safirojn. Kaj jen de la arbobranĉo subensaltas homo kun ligitaj al la dorso paperaj flugiloj. La flugiloj ŝiriĝas kontraŭ branĉoj, kaj li falas surteren.
La sekva arbo, post kiu sidas Merlin, la magiisto, egale apartenanta al la bono kaj al la malbono, densaj ombroj ŝanĝas unu la alian sur lia laca vizaĝo. Arbara sorĉistino Vivian kantas al li siajn kantojn, kaj jen ŝiaj fleksemaj brakoj ĉirkaŭas lian korpon, kaj la lipoj, kiujn li tiom pasie kisadas, jam flustras super li la sorĉpeton pri eterna dormo. Pli kaj pli rapide anstataŭas unu la alian tago kaj nokto. Sin preminte al la korko de la alia arbo, sidas grizbarba oldulo kaj per tremanta mano strekas sur peco de pergameno “mi apostatas” kaj levas al la ĉielo duonfrenezajn okulojn, kvazaŭ delire ripetante: “Sed tamen ĝi turniĝas… ĝi turniĝas… alimaniere ne eblas… turniĝas”. Nova sunsubiro, nova aŭroro, arĝenta neĝo kovras la teron. Ĝi iel similas cindron. Kaj efektive, nemalproksime etendiĝis forbrulinta urbo, pli ĝuste, ombro de forbrulinta urbo inter arboj. Romprestaĵoj de brikaj muroj, pecoj de torditaj lignaĵoj, kaj super ĉio ĉi ŝvebas cindro. Nova sunsubiro, nova sunleviĝo, la neĝo degelas, tintetas degelgutoj, post la sekva arbo ridas infanoj, lasante en la rojon ŝipeton, faritan el ĵurnalo. La ĵurnalo estas datita de aprilo 2010.
- Inga, kio estas tio!? - Tim pene rekaptis la spiron.
- Historio de la mondo, Tim. Vera historio de la mondo.
- Kiusence, vera?
- Ankaŭ ĝi trairis la nebulon de la memoro, restis nur tio, kio efektive gravis.
La arbaro finiĝas same subite, kiel komenciĝis. Tago kaj nokto ĉesas ŝanĝadi unu la alian. Finbrulas ordinara tago, densiĝas la ombroj, rozeta lumo de la sunsubiro karesas lacajn okulojn.
- Mi ja diris, Tim. La tempo estas sufiĉe relativa aĵo. Ĉi tie ĝi jam ne estas, ĉi tie estas eterneco.
Antaŭ ili estas spegulo, malnova, malheliĝinta pro la tempo, en ĉizita framo. Post ĝi - kverko, kverko, ĉirkaŭita de tia netera lumo, kverko, tiom antikva kaj belega, ke Tim unuafoje en la vivo volis fali sur genuojn kaj ekkredi, ke ie, eble, ĉi tie, tute apude, efektive vivas Dio.
Inga surgenuiĝas, leviĝas kaj iras antaŭen. Ŝi iras facile kaj ĝoje, kvazaŭ antaŭe staras ŝia malnova bona konato, pri kiu ŝi tre forte sopiris. Por momento al Tim ŝajnas, ke ŝia korpo iĝis senpeza, tiel facile ŝi iras, tiel hele kaj ĝoje ridetas. Akra, kruela malĝojo penetras Timon. Kial li ne povas same rideti? Kio en li estas ne lasanta lin simple esti feliĉa? Tim treege volas veni al la kverko, tuŝi la oran varman korkon, sed io interne malhelpas, li sentas nur necertecon kaj timon.
- Inga, mi atendos vin apud la spegulo.
En la spegulo li vidas sian reflektaĵon - pensemaj brunaj okuloj, longaj haroj, iom ĉifita ĉemizo, sed la apenaŭ rimarkebla por okuloj reflektaĵo ekŝanĝiĝas. Jen antaŭ li estas romia militestro en brila armaĵo, ĉifonvestita almozulo sur placo antaŭ pompa gotika katedralo, murdisto kun sangumita tranĉilo en la mano, reĝo, dancanta en balo. Ŝanĝiĝas ankaŭ vizaĝesprimo, ŝanĝiĝas nerekoneble, nur kore Tim komprenas, ke tio estas li. Li nebule, fore, sed tamen memoras. Inga tuŝas lian ŝultron.
- Tio estas miaj antaŭaj vivoj, la dua cirklo de la estado, ĉu?
- Preskaŭ. Ĉio ĉi estas tio, kio vi estis, estos aŭ povas esti. Tim flankeniĝas. Nun en la malhela spegulo reflektiĝas Inga, sed ŝiaj respeguliĝoj ŝanĝiĝas preskaŭ nerimarkeble. Blankan robon kaj kverkan kronon de kelta pastrino ŝanĝas monaĥina vesto, ĝin anstataŭas leda jako kaj ŝirita ĵinso, sed la ĉefa - la vizaĝo, okulesprimo, entute ne ŝanĝiĝas.
- Kial mi apenaŭ rekonas min, kaj vi entute ne ŝanĝiĝas, Inga?
- Mi ne povos klarigi, pardonu min, Tim. Mi provos montri al vi. Hodiaŭ, post la luna eklipso. Simple, ekzistas aĵoj, kiujn ne eblas forgesi, kiom ajn da vivoj ni travivu.
Tim transmetas la rigardon de la spegulo al Inga mem. Branĉoj de la maljuna kverko kuŝas sur ŝiaj ŝultroj, brakumas ŝian korpon.
- Tempas, ni preskaŭ venis. Inga glatumas brilajn verdajn foliojn, por adiaŭo la kverko susuras, kvazaŭ pro vento, movetas la branĉojn, pli firme brakumante Ingan. Io simila al ĵaluzo leviĝas en la animo de Tim, sed tuje malaperas. Inga apartenas al li, ŝi plu iros kun li. Ili iras plu, antaŭ ili aperas nova nebula nubo, nun jam nigra, de ĝi blovas samtempe ardo kaj frosto, vivo kaj morto, ombroj kaj lumo ludas sur ĝi, kiel ili ludis sur la vizaĝo de Merlin. Tim sentas, ke ĝuste tie, interne, estas abismo, la Abismo, kie naskiĝas ĉio: homoj, steloj, fantomoj, rufaj papilioj, koŝmaroj, floroj, malpleno kaj Dio.
- Ja vi iros kun mi, ĉu vere, Tim? - Inga etendas al li la manon. Sed li ne reagas al tiu gesto, li sidiĝas sur la herbaron kaj ŝirmas la vizaĝon per la manplatoj.
- Mi estas poltrono, Inga, mi ne povas. Inga sidiĝas apude kaj firme brakumas lin. Poste ŝi elprenas el poŝo kandelrestaĵon.
- Bonvolu bruligi por mi kandelon, tie estos mallume. La kandelo ekbrulas per ĝoja, hela lumo. Superinte la netolereblan doloron en la brusto, Tim vidas, kiel de ie subite elflugas rufa papilio, flirtas en la aero kaj malleviĝas sur la ŝultron de Inga. Poste ili ambaŭ malaperas en la nigra nebulo. Kaj ie profunde de lia animo naskiĝas la kompreno, ke tuŝi la Kverkon aŭ eniri tiun nebulon estus multe pli grave, ol serĉi finon de la Vojo. Li denove mallevas la vizaĝon en la manplatojn kaj lasas la larmojn libere flui. Kaj kiam sur ankoraŭ hela ĉielo leviĝas pala luno, post la nebula muro aperas brila, varmiga kaj trankviliganta la animon lumo, poste el malantaŭ la nebulo aperas eta violkolora stelo, kaj post ĝi eliras laca, kvieta, feliĉa Inga. Post kelkaj momentoj Tim komprenas, ke ili staras sur la Vojo laŭ la maro kaj ĉirkaŭe videblas nur karesaj varmaj ondoj.

***

Ili longe sidis silente, kun plezuro fiksaŭskultante konatajn terajn sonojn, bruon de maro, susuron de vento. Ofendiĝo kaj honto lasis Timon, li denove kredis, ke li elektis korektan vojon. La Vojo denove vokis lin, mole kaj karese brilis. Ankaŭ la vizaĝo de Inga vigliĝis, la profunda, preskaŭ neeltenebla feliĉo cedis al laco, kaj en la rigardo reaperis infaneco kaj fidemo. En varma aero super ili lante flosis violkolora stelo.
- Ĉu vi jam povas rakonti al mi, kio estis tie, kaj kio estas tiu stelo?
- Tie estis Abismo. Vi iam ekvidos ĝin, almenaŭ ensonĝe, kaj komprenos. Sed ĝi estas stelo. Ĉu vi memoras fabelon pri du animoj? Ĝi estas nia stelo, Tim, via kaj mia, kaj neniu forto en la mondo jam kapablas ĝin dividi.
- Pardonu min, Inga, se mi ofendis vin matene. Mi volas ekscii vian veron. Mi simple timas, ke ĝi ekplaĉos al mi pli, ol la mia, sed tiel ne eblas. Mi elektis mian vojon.
- Mi scias, Tim, vi timas, ĉar vi ne tute certas, - mi komprenis tion laŭ via reflektiĝo en la spegulo.
Kaj al Tim ekŝajnis, ke io lasta, dividanta ilin, falis por ĉiam, rozkolora rebrilo de luna ŝtono dancis sur ridetantaj lipoj de Inga. Tim sin klinis al ŝi, kun mallaŭta susuro la robo glitis de la ŝultro. Kaj malaperis, kiel tiam ĉe la kverko, viciĝo de tago kaj nokto, somero kaj vintro. Kaj unuafoje en la vivo al Tim ekŝajnis, ke tempo efektive ne ekzistas. Kaj tiutempe laŭlonge de la strieto de la Vojo super la maro flugis violkolora stelo, rigardante al la mondo ilia, de Tim kaj Inga, per la okuloj, okuloj de iliaj animoj.
Juna artisto staris sur sabla malprofundaĵo kaj glatigis muron de la sabla kastelo. La stelo dum kelkaj sekundoj ŝvebis super lia kapo, admirante la laboron. Poste li rimarkis ĝin, kaj, kaptita de la nova ideo, kolektis manplenon da rufa malseka sablo, skulptis el ĝi kolombon kaj forlasis, liginte letereton al la piedo. La stelo flugis post ĝi, gardante, ke la kolombo ne perdu la vojon. Akompaninte la kolombon al Lejla, la stelo revenis al la lanterno, kie, volviĝinte kiel komforta buleto, dormis Sanktulino. La stelo ekpendis super ŝi, kaj ŝi sonĝis, kvazaŭ ĉiuj ŝiaj fantomoj reiĝis homoj, sidas kun ŝi ĉe la tablo kaj trinkas herban teon el brilanta samovaro. La stelo ĉirkaŭflugis ĉiujn ŝiajn fantomojn kaj bruligis iliajn kandelojn, por ĝi tio estis tute ne dolora. Maljuna sinjoro en multekosta kostumo laciĝis iradi laŭronde, li eksidis sur la erikan deklivon de la insulo kaj elprenis cigaron, sed tiu ne ekbrulis malgraŭ liaj penoj. La stelo flugis pli proksimen kaj la cigaro ekbrulis.
- Tamen, eble, mi efektive iru antaŭen? - diris li al si mem. - Eble, tie mi almenaŭ fajrigilon aŭ alumetskatolon sukcesos trovi?
La matematikisto laboris super la sekva tasko, jen kaj jen reflustrante:
- Tio ne povas esti, mi kalkulis, science pruvite.
Subite sur la kvadratitan kajeron trafis radio de viola lumo, kaj ĉiuj formuloj kaj ciferoj konfuziĝis, intermiksiĝis kaj kuniĝis en unu frazon: “Sed, eble, vi scias ne ĉiujn ciferojn?”
- Kaj efektive, se tamen? - la matematikisto gratis la nukon.
Kaj la stelo jam enflugis la kaĝon de la junulo-memmortiginto, li tuje rimarkis ĝin kaj submetis sian palan magran vizaĝon al la violaj radioj. Kelkajn minutojn li varmiĝis en ili, kaj poste diris preskaŭ laŭte:
- Sed ja efektive indis vivi, almenaŭ simple pro tio, ke eblus submeti la vizaĝon al la suno kaj senti ĝian varmon.
Kaj samsekunde la kaĝo malaperis, kaj la junulo brue falegis sur la helan strion de la Vojo, ĝissange vundinte la jam ne travideblan genuon.

***

Plena, ankoraŭ flava luno lumas tiel hele, ke mem la malhela maro brilas, submetante al la sorĉa lumo glatan nigran dorson. Aŭgusta ĉielo trembrilas kaj scintilas per miloj, miriadoj da etaj altaj steloj, kaj la loganta per io bona, ekde eterne kara, Lakta Vojo subiĝas al la horizonto mem, ĝuste en tiu loko, kie devas finiĝi la Vojo laŭ la maro. Kaj unu stelon, varman, plej helan, falintan kaj reviviĝintan denove, Tim tenas en la manoj. La stelo rebrilas roze kaj arĝente, per sia, sed iom simila al la luna, lumo.
- Povas esti, - Inga prenas Timon je kubuto, - ĝi estas la unua en la mondo stelo, kiu vivos kaj lumos ĉi tie, sur la Tero. Kaj, povas esti, ili estas miloj, kaj ili varmigas kaj lumigas hejmojn dum mallumaj aŭtunaj noktoj, donacas lumon al infanaj okuloj kaj sonoron al kampanuloj.
Tim silentas, glutante nepetitajn larmojn. Li eĉ ne plu penas ion kompreni. Ĉio, kion li komprenis, ĉio, per kio li vivis, malaperis, vanuis kaj solviĝis en la venanta de ĉie travidebla, stela aŭgusta lumo.
Malhela ombro, ombro de la tero malrapide ekrampis sur la lunon, preskaŭ nerimarkeble por okulo, ĝi, obskura, netravidebla, iel memoriganta Koŝmaron, rampis, glitis per kroĉemaj, gluemaj piedoj sur flava luno. Ie post horizonto ekflamadis kaj estingiĝadis fulmoj de la fora ŝtormo. Kaj jen de la luno jam restis nur eta randeto de la hela lumo. Inga rigardas al tiu lumo, ne moviĝante, eĉ pormomente ne fermante la okulojn, ŝi tremas per la tuta korpo. Tim brakumas ŝiajn ŝultrojn.
- Ĉu malvarmas?
- Ne, - Inga leĝere, enigme ridetas. - Ja mi estas sorĉistino, mi ne povas sen la luno. Mi timas. Senkomprene, trankvile, timas. Ĉu vi vidas, la ŝtono sur la kolo ne plu lumas?
Ŝia blanke-blua lunŝtono efektive estingiĝis kaj ne plu ĵetas rozan lumon sur ŝian haŭton. Ankoraŭ kelkajn sekundojn la sonora, atendanta silento pendas super la Vojo.
Poste enfore glitas kaj malaperas ĉehorizonte eta stelo.
- Ĉu vi vidas? - Inga la unuan fojon moviĝis, turnis la vizaĝon al Tim.
- Ankaŭ tiu ĉi stelo havos ŝancon reviviĝi sur la tero kaj lumigi ĝin, lumigi elinterne ies okulojn, bruligi kandelojn, kiuj ebligas vidi, kiel brilas subpiede la Vojo laŭ la maro…
Kaj, kvazaŭ respondante al ŝiaj vortoj, de la ĉielo ŝutiĝas steloj, kiel netera, ekscitanta imagon aŭgusta stela pluvo. Senforta ombro triste deglitas de la nun jam hele-blanka luno kaj moviĝas al sia hejmo, en malplenon, en nenion, kie ĝin atendas fulmorebriloj, Koŝmaro kaj nokta fulmotondro. Tim komprenas, ke venis tiu sekundo, kiam la mondo malkovros al li la veron de Inga. Kaj efektive, la Vojo ekflamas pli hele, kaj ĝia lumo disfluas jam ne je du partoj, sed al la tuta grandega nokta maro. Abrupte saltinte de la loko, Inga kuras antaŭen, laŭ brilantaj glataj ondoj, la vento, disŝirinta la silenton, movas lanugecajn rufajn buklojn, ĝi haltas, turniĝas surloke, kaj ĉirkaŭ ŝi kiel sorĉaj flametoj turniĝas kelkaj rufaj, same rufaj, kiel ŝiaj haroj, tagaj papilioj. Tim ne scias, de kie ili aperis, Tim ne plu ion scias, sed li desaltas de la Vojo, li ne dubas, ke la maro kuŝiĝos sub liajn piedojn, ĝojos kaj brilos. Inga prenas lin je la manoj, kaj ili turniĝas, ĝis la tuta mondo de aŭgusto, maro kaj steloj iĝas por ili unu komuna rondodanco, kie jam ekzistas nenio, kie jam estas ĉio.

***

Tim malfermis la okulojn kaj rigardis al la varma, helblua en ombro, ora subsune maro, poste al profunde dormanta Inga, preminta lian manon al sia brusto, ŝi ĉiam tiel dormis. Tim penis ne moviĝi por ne veki ŝin. La violkolora stelo pendis enaere super ili, lumigante la Vojon, nemalproksime antaŭe staris pordo, kaj io sufloris al Tim, ke ĝi estas la lasta. Post ĝi la ankoraŭ videbla, kvankam tre pala, Vojo transformiĝis je ŝtupoj, ili gvidis supren. La Vojo havas finon, kaj ĝi estas tie, post kelkaj paŝoj.
- Vi havas la tutan mondon, Tim. Sed vi limigas ĝin je unu sola, streta vojo…
- Mi ĉiam havis mondon, sed ĝi nenion donis al mi. Sed la Vojo donis,
- Tim ne plu kredis al tio, kion li diris. Li diris, ĉar tiel estis necese.
- La Vojo donis al vi okulojn, jen ĉio. Nun vi povas ekvidi, kiel ĉiu momento, travivita de vi, ĉiu momento, prilumita kaj akceptita per la kandelo de via animo, forpasas en eternecon. Kaj ĉiu el tiuj momentoj estas simila vojo, vojo laŭ la maro. Ni havas stelon kaj mondon, Tim.
- Inga, mi trairis tiun ĉi vojon, kaj la antaŭan pordon mi malfermis per tio, ke mi agnoskis: en la mondo estas nur soleco. Neniu iun iam ekkonos kaj komprenos.
- La sekva pordo aŭdas vin, sed ĝi estas fermita.
Inga subite saltleviĝis kaj same, kiel hieraŭ, ekkuris laŭ la akvo, kaj poste, kvazaŭ laŭ ŝtupoj, laŭ la penetrita de suno aero.
Kaj subite Tim kaptis sin ĉe la penso, ke la hieraŭa sento ne lasis lin. Sen doloro, sen pezo, sen spuro la animon lasis la kredo je soleco, kaj kiel hieraŭ en la tuta mondo, hodiaŭ en lia animo estis nenio. Estis ĉio. Inga staris super la akvo, la stelo alflugis al ŝi kaj duone dronis en la molaj rufaj haroj.
- Sed ja vi mem diradis: la momento povas foriri en eternecon, nur se lasi ĝin, se ne provi ligi ĝin, entiri. Aliokaze ĝi apartenos al la tempo.
- Stulteta, - Inga ekkaŭris kaj karesis liajn rektajn blondajn harojn. - Vi eĉ ne rimarkis, ke la tempo foriris hieraŭ, kune kun la ombro sur la luno, por silente dormi en malpleno, ĉar ĝi estas senforta. La tempo mortis por ni, mortis por ĉiam kaj ne plu revenos, Tim.
Tim turniĝis kaj malrapide iris al la pordo. Inga malsupreniĝis kaj prenis lin je la brako. Li jen kaj jen fermadis la okulojn, spasmece penante elpensi almenaŭ unu kaŭzon, pro kiu li ne povas preni la manon de Inga kaj kuri laŭakve, elpensadi oranĝkolorajn papiliojn kaj teni ilin sur fingropintoj. Inga iris, metinte la kapon sur lian ŝultron, iom estingiĝis la okuloj, ŝi jam komprenis, ke Tim foriros, kaj ŝi ne malhelpis lin. Iam ŝi promesis lasi lin, kaj nun ŝi lin lasas. Tim iris ĝis la pordo. “Fermu la okulojn, rememoru la Vojon kaj diru, kion vi komprenis pri ĝi, trairinte ĝian lastan parton”. Ĉion kaj nenion. Tim ne sciis la vortojn, per kiuj oni povas esprimi ĉion. Tial Tim silentis. Pasis kelkaj minutoj.
- Ĉirkaŭiru la pordon, Tim, ja nun vi tion scipovas.
Ŝi levas la kapon, etendas la manon, donas al li la stelon.
- Ja ĝi estas ankaŭ via animo, Inga.
Ŝi forturniĝas, li ne devas vidi ŝian vizaĝon, ŝi promesis ne reteni lin kaj ne retenos.
- Mi ja estas sorĉistino, kiucele mi bezonu mian animon? Nian animon… Mi havas la mondon, maron, stelojn kaj rufajn papiliojn.
Tim estis foriranta. Li nur ne returniĝu, ne permesu al si tiun malfortecon. La Vojo estas lia sorto. La Vojo havas finon, al kiu Tim baldaŭ venos. Unu penso subite ekflamis en la kapo tiel furioze, ke stumblis la piedoj. Kaj se ankaŭ lia Inga iĝos fantomo de la Vojo, ŝia kara korpo iĝos malvarma, travidebla, estingiĝos la okuloj, ĉesos brili la lun­ŝtono. Ĉu ŝi evidentiĝis esti, kiel ĉiuj, tro malforta? Aŭ ĝuste li, la plej saĝa kaj kuraĝa Tim, eraris, eraris senreturne? Eble, ĝuste lia korpo jam iĝas travidebla. Kaj tamen kiuj vortoj estis malfermantaj la lastan pordon?

***

Ĝuste en tiu minuto, per unu mano forŝirante de si la kravaton, per la alia ĵetante en la maron jam ne plu bezonatan kajeron, laŭ la Vojo kuras Matematikisto. La lasta pordo atendas lin:
- En la mondo nenio povas ekzisti, mi kalkulis. Sed en la mondo ekzistas ĉio: la Vojo laŭ la maro kaj la maro, iĝinta Vojo, la soleco, kiu okupis la tutan mondon, kaj senfineco, kiu rompas la solecon, kaj aŭgusta stela pluvo, kaj senforteco de la tempo. Ĉio, ĉio, ĉio!
Apenaŭ ne forfalinte de la ĉarniroj, la pordo malfermiĝas antaŭ li, kaj li kuras plu.

***

Ĝuste en tiu minuto la tenere-ora lumo de la Vojo inundas la tutan maron, mondan oceanon, teron, arbarojn, dezertojn, aeron. Kaj laŭ tiu mondo, facile, turniĝante, saltetante, ridante, kuras Inga, kaj la feliĉa suna mondo estas ekbrakumonta ŝin, turnante ĉirkaŭ ŝi rondodancon de papilioj, folioj, floroj. Ŝi neniam plu haltos, la animo de la suna mondo, transformiĝinta por ŝi sola en senfinan vojon, iĝis ŝia animo, ili kune kantas lulkanton al la por ili ekdormanta por ĉiam tempo.

***

Ĝuste en tiu minuto, sendevie sekvante la Vojon laŭ la maro, super la nuboj leviĝas Tim. Ŝtupon post ŝtupo. La violkolora stelo flugas apud li. Kaj jen sub liaj piedoj kuŝas lanuga nubo, super li en la violkolora ĉielo rebrilas la ĉielarko. Sur ĝia kolora dorseto dormas blua somera pluvo, iom pli supre interparolas steloj. Antaŭe estas nubo da blankaj fajreroj. Fino de la Vojo. Kio estas post ĝi? Ĉu nigra truo, en kiu sin kaŝis malpleno? Ĉu alia mondo? Senfina universo kun miloj da steloj kaj galaksioj? Aŭ gepatra hejmo - ja la fino kaj la komenco ĉiam similas.
Jen ankaŭ la ĉielarka mara drako distranĉas la nuban nebulon kaj impete preterflugas.
Kio estas tie, post la nebulo de blankaj akveroj?
Fermu la okulojn. Faru paŝon.
Vi staras sur la Vojo, kiu gvidas laŭ la maro.
Kio estas tie, post blankaj akveroj?
Ĉu vi povas doni respondon?

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: